Jacques-Louis David
franca pentristo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Jacques-Louis DAVID (naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1748, mortis la 29-an de decembro 1825) estis franca pentristo de sufiĉa influo en la stilo novklasika. Li serĉis la inspiron en la skulptaj kaj mitologiaj modeloj de la Antikva Grekio, surbaze de ties aŭstereco kaj severeco, kio taŭgis kun la morala etoso de la lastaj jaroj de la Antikva Reĝimo.
Jacques-Louis David | |
---|---|
franca pentristo memportreto (1794) | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-a de aŭgusto 1748 en Parizo, Francio |
Morto | 29-a de decembro 1825 en Bruselo, Belgio |
Mortokialo | apopleksio |
Tombo | grave of Jacques-Louis David |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Académie de Saint-Luc • Académie royale de peinture et de sculpture • Universitato de Parizo • Nacia Altlernejo de Belartoj |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Louis Maurice David |
Patrino | Marie-Geneviève Buron |
Edz(in)o | Charlotte David |
Infanoj | Charles-Louis-Jules David • Laure Émilie Félicité David • Eugène David • Pauline Jeanne David |
Okupo | |
Okupo | pentristo • politikisto • konstrua desegnisto |
Verkoj | The Oath of the Horatii Napoleono Transiranta la Alpojn Portrait of Antoine-Laurent Lavoisier and his wife La kronigo de Napoleono La morto de Marat |
Pli poste David iĝis aktiva partopreninto en la Franca Revolucio kaj amiko de Robespiero; vere li regis la artojn sub la reĝimo de la Franca Respubliko. Enkarcerigita post la falo de Robespiero el la povo, pli poste aliĝis al nova politika reĝimo, tiu de Napoléon Bonaparte. En tiu epoko li disvolvigis sian 'Imperian Stilon', elstara pro la uzado de varmaj koloroj laŭ la venezia stilo. Inter multnombraj disĉiploj menciindas Antoine-Jean Gros, Anne-Louis Girodet de Roucy-Triosson kaj la plej konata el ĉiuj: Jean Auguste Dominique Ingres. Pro tio li iĝis la plej influa pentristo de la franca arto de la 19-a jarcento, ĉefe ĉe la akademiaj pentraĵoj.