From Wikipedia, the free encyclopedia
Jahja Ĥan, en angla: Agha Muhammad Yahya Khan, en urdua: آغا محمد یحییٰ خان; 4-an de februaro 1917 – 10-an de aŭgusto 1980), amplekse konata kiel Yahya Khan, estis la tria Prezidento de Pakistano, kiu servis en tiu posteno el 25a de Marto 1969 ĝis sia elpostenigo el prezidenteco en Decembro 1971.[1] Kiel prezidento li superregis la Bangladeŝan genocidon de 1971 kaj la Bangladeŝan Liberigo-Militon, kiuj rezultis en la disigo de Orienta Pakistano kaj formado de la Popola Respubliko Bangladeŝo kaj ekonomia kaj milita dekadenco tra eksterlanda interveno en 1971.[2][3][4][5][6]
Jahja Ĥan | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
آغا محمد یحیی خان | |||||
Naskiĝo | 4-an de februaro 1917 en Ĉakval | ||||
Morto | 10-an de aŭgusto 1980 (63-jaraĝa) en Rawalpindi | ||||
Tombo | Peŝavaro vd | ||||
Religio | islamo vd | ||||
Lingvoj | urduo vd | ||||
Ŝtataneco | Pakistano Brita Hindio vd | ||||
Alma mater | United States Army Command and General Staff College Universitato de Panĝabio Reĝa Milita Lernejo Sandhurst Barata Milita Lernejo vd | ||||
Partio | sen valoro vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | – | ||||
Profesio | |||||
Okupo | diplomato politikisto militisto vd | ||||
Aktiva dum | 1939– vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Partopreninte en la Mediteranea scenejo de la Dua Mondmilito en la Brithindia Armeo de la flanko de Granda Britio, li kliniĝis al la ŝtataneco de Pakistano kaj aliĝis al ĝia militistaro post Unuiĝinta Reĝlando dispartigis Hindion en 1947, kaj helpis al la kaŝa enfiltrado en Barata Kaŝmiro kio estis eksplodigo de milito kontraŭ Barato en 1965.[7] Post esti polemike nomumita por la armea komando, Jahja Ĥan ekprenis la prezidentecon kaj enkondukis la militjuron suspendante la konstitucion en 1969. Kontraŭ la unua tutlanda balotado en 1970, li prokrastis la povotransiron al Ŝeiĥ Muĝibur Rahman kio eksplodigis la civilan violentan ribelon en Orienta Pakistano kaj rajtigis ties aŭtoritatojn perforte subpremadi la ribelon en tio kio estas nuntempe amplekse konsiderata kiel genocido.
Pakistano suferis gravan malvenkon en la Bangladeŝa Liberigo-Milito de 1971, rezulte en la dissolvo de la Orienta Komando, la Pakistana perdo de geopolitika influo en la Islama Mondo, kaj la disigo de Orienta Pakistano kiel Bangladeŝo – tiele la regado fare de Jahja Ĥan estas amplekse rigardata kiel ĉefa kaŭzo de la rompo de la unueco de Pakistano.[8][9] Post tiuj okazaĵoj, li devis lasi la regadon de la lando al Zulfikar Ali Bhutto kaj rezignis el la armekomando malhonore, kaj poste oni metis lin en hejmaresto.[10]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.