J. Stuart Blackton
From Wikipedia, the free encyclopedia
James Stuart BLACKTON (5a de Januaro, 1875 – 13a de Aŭgusto, 1941), kutime konata kiel J. Stuart Blackton, estis angl-usona filmo produktoro kaj reĝisoro de la epoko de muta filmo. Unu el la pioniroj de kinarto, li fondis Vitagraph Studios en 1897. Li estis unu el la unuaj filmofaristoj kiuj uzis la teknikojn de movohalto kaj desegna animacio, estis konsiderita la patro de usona animacio, kaj estis la unua kiu metis multajn klasikajn teatraĵojn kaj aliajn verkojn al la ekrano. Blackton estis ankaŭ la komodoro de la Atlantic Yacht Club.[1]
J. Stuart Blackton | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | James Stuart Blackton |
Naskiĝo | 5-an de januaro 1875 (1875-01-05) en Sheffield |
Morto | 13-an de aŭgusto 1941 (1941-08-13) (66-jaraĝa) en Holivudo |
Mortokialo | trafikakcidento |
Tombo | Forest Lawn Memorial Park |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Familio | |
Edz(in)o | Paula Blackton • Evangeline Russell |
Infanoj | Violet Virginia Blackton • Charles Stuart Blackton • Marian Constance Blackton |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro • filmproduktoro • filmmuntisto • aktoro • ĵurnalisto • animaciisto • scenaristo • pentristo |
Verkoj | Vitagraph Studios |
Stuart Blackton faris animacian filmon en 1906: nome Fantomo en la hotelo (Humorous Phases of Funny Faces). Tiu ĉi filmo estis riĉa je hororaj elementoj kaj validas kiel premiero de la animacia filmo, farante lian aŭtoron konsiderita patro de la usona animacio.[2][3] En la filmo, la objektojn movas nevidebla mano en la spaco.