pola verkisto de multaj lingvoj, ĵurnalisto, satiristo, komercisto, ankaŭ aŭtoro de esperantlingvaj verkoj. From Wikipedia, the free encyclopedia
Izrael LEJZEROWICZ (Lejzero'viĉ) (naskiĝis la 4-an de junio 1901 en Lodzo, mortis en 1942 en Treblinka[1]) estis pola verkisto en multaj lingvoj, ĵurnalisto, satiristo, komercisto, ankaŭ aŭtoro de esperantlingvaj verkoj.
Izrael Lejzerowicz | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Georgo Verda |
Naskiĝo | 4-an de junio 1901 en Łódź |
Morto | 7-an de oktobro 1942 (41-jaraĝa) en Treblinka |
Lingvoj | Esperanto • jido |
Loĝloko | Varsovia geto |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Pollando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1912–) ĵurnalisto verkisto tradukisto |
Lejzerowicz, kiu esperantistiĝis en 1912, tradukis el la jida lingvo (La Sorĉistino el Kastilio de Ŝalom Aŝ) kaj el la hebrea (Dibuk de Salomon Anski). Konatigis lin antaŭ ĉio lia satiro El la "Verda Biblio" (1935). En 2014 aperis la 4-a eldono de ĉi tiu verko ĉe Libro-Mondo/Grafokom[2]
Li uzis la pseŭdonomojn Ilo kaj Georgo Verda. Lejzerowicz estis brila oratoro, fervora instruisto de Esperanto kaj talenta ĵurnalisto. Liaj artikoloj aperadis en Pola Esperantisto, Heroldo de Esperanto, Literatura Mondo. En la jaro 1925 li fariĝis prezidanto de Hebrea Esperanto-Asocio kaj en 1930 li estis la ĝenerala sekretario de la Organiza Komitato de la 4-a Tutpollanda Kongreso de Esperanto.
Laŭ Isaj Dratwer post la atako de Tria Regno al Pollando, Lejzerowicz kun la familio fuĝis el Lodzo. Kelkajn monatojn li pasigis en koncentrejo apud Krakovo. Poste li troviĝis en la varsovia geto, kie li ne ĉesigis sian aktivadon por Esperanto: parolis dum sekreta Zamenhof-festo, komencis traduki en Esperanton la poezian romanon Konrad Wallenrod de Adam Mickiewicz. Por la lasta fojo Dratwer vidis lin en julio-aŭgusto 1942, kiam komenciĝis la Granda Kampanjo. Lejzerowicz, liaj filino kaj edzino estis enigitaj en malsamajn vagonojn kaj forportitaj al la nazia ekstermejo Treblinka, kaj tie, samkiel multaj aliaj polaj judoj, gasumitaj[3].
Ne endas konfuzi la esperantiston Izrael Lejzerowicz kun la pola pentrartisto (kaj jida poeto) pl:Izrael Lejzerowicz, kiu[4]:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.