![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e3/Izrael_Lejzerowicz_%2528esperantisto%2529.jpg/640px-Izrael_Lejzerowicz_%2528esperantisto%2529.jpg&w=640&q=50)
Izrael Lejzerowicz
pola verkisto de multaj lingvoj, ĵurnalisto, satiristo, komercisto, ankaŭ aŭtoro de esperantlingvaj verkoj. / From Wikipedia, the free encyclopedia
Izrael LEJZEROWICZ (Lejzero'viĉ) (naskiĝis la 4-an de junio 1901 en Lodzo, mortis en 1942 en Treblinka[1]) estis pola verkisto en multaj lingvoj, ĵurnalisto, satiristo, komercisto, ankaŭ aŭtoro de esperantlingvaj verkoj.
Izrael Lejzerowicz | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Georgo Verda |
Naskiĝo | 4-an de junio 1901 (1901-06-04) en Łódź |
Morto | 23-an de junio 1942 (1942-06-23) (41-jaraĝa) en Treblinka |
Lingvoj | Esperanto • jido |
Loĝloko | Varsovia geto |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Pollando ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1912–) ĵurnalisto verkisto tradukisto ![]() |
- Kategorio Izrael Lejzerowicz en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Izrael Lejzerowicz en Vikifontaro (Universala biblioteko)
Lejzerowicz, kiu esperantistiĝis en 1912, tradukis el la jida lingvo (La Sorĉistino el Kastilio de Ŝalom Aŝ) kaj el la hebrea (Dibuk de Salomon Anski). Konatigis lin antaŭ ĉio lia satiro El la "Verda Biblio" (1935). En 2014 aperis la 4-a eldono de ĉi tiu verko ĉe Libro-Mondo/Grafokom[2]
Li uzis la pseŭdonomojn Ilo kaj Georgo Verda. Lejzerowicz estis brila oratoro, fervora instruisto de Esperanto kaj talenta ĵurnalisto. Liaj artikoloj aperadis en Pola Esperantisto, Heroldo de Esperanto, Literatura Mondo. En la jaro 1925 li fariĝis prezidanto de Hebrea Esperanto-Asocio kaj en 1930 li estis la ĝenerala sekretario de la Organiza Komitato de la 4-a Tutpollanda Kongreso de Esperanto.