![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/2d/Isoquinoline_numbered.svg/langeo-640px-Isoquinoline_numbered.svg.png&w=640&q=50)
Izokinolino
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Izokinolino estas heterocikla aromata organika kombinaĵo, izomero de la kinolino, apartenanta al la familio de la kinolinaj alkaloidoj. Ĝi estas komponata je unu fenila ringo ligita al alia piridina ringo konsistante je unu benzopiridina ringo. La benzilaj izokinolinoj estas struktura karbonĉeno kiu nature okazas en diversaj alkaloidoj inklude de la papaverino. La izokinolinaj ringoj estas derivataj el la aromata aminoacido tirozino.
Izokinolino | |||
![]() | |||
Izokinolino | |||
![]() | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 119-65-3 | ||
ChemSpider kodo | 8098 | ||
PubChem-kodo | 8405 | ||
Merck Index | 15,5268 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | senkolora oleaspekta likvaĵo | ||
Molmaso | 129,162g mol−1 | ||
Denseco | 1,099g/cm−3[1] | ||
Fandpunkto | 27 °C | ||
Bolpunkto | 242 °C | ||
Refrakta indico | |||
Acideco (pKa) | 5,14 °C | ||
Ekflama temperaturo | 107 °C [3] | ||
Solvebleco | Akvo:5 g/L | ||
Mortiga dozo (LD50) | 320 mg/kg (buŝe) | ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo-piktogramo |
| ||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H311, H315, H319, H350, H412 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P201, P273, P280, P305+351+338, P308+313 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Izokinolino estas senkolora higroskopa likvaĵo sub temperaturoj pli altaj ol ĝia fandopunkto kun penetranta malagrabla odoro. Malpuraj specimenoj povas iĝi brunecaj kiel estas tipaj por la nitrogenaj heterociklaĵoj. Ĝi kristaliziĝas en lamenetoj kiuj havas malaltan solveblecon en akvo sed dissolviĝas bone en etanolo, acetono, duetila etero, karbondusulfido, kaj aliaj ordinaraj organikaj solvantoj. Ĝi ankaŭ estas solvebla en diluitaj acidoj tiel kiel la protonitaj derivaĵoj. Estante analogo de la piridino, izokinolino estas malforta bazo, kun pKa de 5.14. Ĝi protoniĝas por formi salojn post traktado kun fortaj acidoj, kiel ekzemple klorida acido. Ĝi formas aduktojn kun Lewis-acidoj, kiel ekzemple kun bora trifluorido.