![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/cd/Isoflavone_acsv.svg/langeo-640px-Isoflavone_acsv.svg.png&w=640&q=50)
Izoflavono
From Wikipedia, the free encyclopedia
Izoflavono aŭ C15H10O2 estas biologie aktiva fitokemiaĵo apartenanta al la familio de la flavonoidoj uzata kiel nutrosuplemento kaj posedanta diversajn farmakologiajn proprecojn. Ĝi estas blanka solidaĵo, nesolvebla en akvo sed solvebla en oleoj kaj nepolaraj organikaj solvantoj. Ĝi estis unue sintezita en 1934 ekde la "o-hidroksofenil-benzil-ketono " kun etila formiato en ĉeesto de natria pulvoro.
Izoflavono | ||
![]() | ||
Plata kemia strukturo de la Izoflavono | ||
![]() | ||
Tridimensia kemia strukturo de la Izoflavono | ||
Izoflavono estas blanka aŭ flava solidaĵo trovata en plantoj de la familio de la Lupinus micranthus[1] | ||
![]() | ||
Numerigo de la karbonaj strukturoj de la izoflavonoj. | ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 574-12-9 | |
ChemSpider kodo | 65255 | |
PubChem-kodo | 72304 | |
Merck Index | 15,5219 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | blanka solidaĵo | |
Molmaso | 222,24 g·mol−1 | |
Denseco | 1,239g cm−3[2] | |
Fandpunkto | 148 °C[3] | |
Bolpunkto | 367 °C[4] | |
Refrakta indico | ||
Ekflama temperaturo | 171,1 °C | |
Acideco (pKa) | -5,3 | |
Solvebleco | Akvo:8,43 g/L [5] | |
Mortiga dozo (LD50) | 50 mg/kg (buŝe) | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Riskoj | R36/37/38 | |
Sekureco | S26 S36 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS Damaĝo Piktogramo |
| |
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H335 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Izoflavonoj estas trovataj ĉefe en la familio de la leguminozoj. Oni raportas ke la izoflavonoj, pro iliaj estrogenaj karakteroj, estas neŭroprotektiva kaj neŭrotrofia. Multaj el la izoflavonoj estas trovataj sub la glukozida formo, ekzemple, "daidzino" estas la glukozido de la daidzeino kaj "genistino" estas la glukozido de la genisteino.