Daidzeino
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Daidzeino, (4',7-duhidrokso-izoflavono) aŭ C15H10O4 estas natura izoflavono okazanta preskaŭ ekskluzive en sojfaboj kaj aliaj legomoj. Ĝi estas flava solidaĵo nesolvebla en akvo sed solvebla en alkoholo, "dumetila formamido", DMSO kaj aliaj nepolaraj organikaj solvantoj. Daidzeino nuligas la efikojn de la liberradikaloj kaj inhibas la maljunigajn procezojn de la ĉeloj.[7]
Daidzeino | ||
Plata kemia strukturo de la Daidzeino | ||
Tridimensia kemia strukturo de la Daidzeino | ||
Daidzeino estas flava antioksidigaĵo trovata en plantoj tia kia la Glycine max[1] | ||
Numerigo de la karbonaj strukturoj de la izoflavonoj. | ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 486-66-8 | |
ChemSpider kodo | 4445025 | |
PubChem-kodo | 5281708 | |
Merck Index | 15,2798 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | palflava solidaĵo | |
Molmaso | 254,23 g·mol−1 | |
Denseco | 1,443g cm−3[2] | |
Fandpunkto | 315 °C−323 °C[3] | |
Bolpunkto | 512,8 °C[4] | |
Refrakta indico | 1,7047 | |
Ekflama temperaturo | 201,2 °C | |
Acideco (pKa) | 7,01 | |
Solvebleco | Akvo:0,085 g/L [5] | |
Mortiga dozo (LD50) | 370 mg/kg (buŝe) | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Riskoj | R36/38 | |
Sekureco | S24 S26 S37/39 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H335 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P264, P280, P302+352, P305+351+338, P321, P332+313, P337+313, P362[6] | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Daidzeino laŭdire estas antialkohola, antineritma, anticerbodoloriga, antidipsomania, antihemoliza, antiinflama, antileŭkemia, antimelanoma, antimikroba, antimutagena, antiostoporoza, antioksidiga, koronari-dilaktiga, fungicida, antiangiogena, antikancera, antitumoriga, ktp.[8] Kiel ĉiuj flavonoj, daidzeino estas amargusta kaj adstringa.[9] Puerarino estas la 8-C-glukozido de la daidzeino kaj daidzino estas la 7-O-glukozido de la daidzeino.[10]