kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Izodekila ftalato aŭ C28H46O4 estas kemia komponaĵo, apartenanta al la funkcia grupo de la esteroj de la ftalata acido kaj izodekanolo. Duizodekila ftalato estas kemia reakciaĵo, uzata en la fabrikado de ftalata acido derivaĵoj kaj izodekilaj derivaĵoj. Izodekila ftalato estas malmulte solvebla en akvo, sed tre solvebla en alkoholo, duetila etero, kloroformo kaj plejmulto el la organikaj solvantoj. Izodekila ftalato reakcias kun fortaj oksidigagentoj kaj fortaj bazoj kaj posedas antifungajn kaj antibakteriajn proprecojn.
Duizodekila ftalato | ||
Izodekila ftalato | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 68515-49-1 89-16-7 26761-40-0 | |
ChemSpider kodo | 30996 | |
PubChem-kodo | 33599 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | senkolora likvaĵo kun milda odoro | |
Molmaso | 446,672g mol−1 | |
Denseco | 0,965g/cm−3[1][2] | |
Fandpunkto | -50 °C [3][4] | |
Bolpunkto | 496 °C [5] | |
Refrakta indico | 1,487[6] | |
Ekflama temperaturo | 231,6 °C [7] | |
Solvebleco | Akvo:0.00028 g/L | |
Mortiga dozo (LD50) | 3160 mg/kg (buŝe) | |
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H400, H410, H411 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P273, P391, P501 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Duizodekila ftalato reagas ekzoterme kun acidoj por generi izodekilan alkoholon kaj ftalatan acidon. Fortaj oksidigaj acidoj povas kaŭzi viglan reakcion, kiu estas sufiĉe varmoeliga por ekbruligi la reagproduktojn. Varmo ankaŭ estas generita per interagado kun kaŭstikaj solvaĵoj. Flamebla hidrogeno estas generita per miksado kun alkalaj metaloj kaj hidridoj. Povas generi elektrostatajn ŝargojn. Duizodekila ftalato estas bruligebla.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.