kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Izobutila formiato aŭ C5H10O2 estas kemia kombinaĵo, apartenanta al la funkcia grupo de la esteroj de la formiata acido kaj izobutanolo, senkolora likvaĵo, malpli densa ol akvo kun agrabla odoro kaj dolĉeca gusto rumsimila, uzata kiel solvanto kaj kiel gustiga kaj odorigagento. Kutime ĝi estiĝas per kondensiĝa reakcio aŭ per esterigo de Fischer-Speyer kun sulfata acido kiel katalizilo. Tamen, alia ebleco je preparado estas per interagado de karbona unuoksido kaj izobutila nitrato. Izobutila formiato estas malmulte solvebla en akvo, sed estas tute solvebla en alkoholo, etero, kloroformo kaj plejmulto el la organikaj solvantoj.
Izobutila formiato | |||
Plata kemia strukturo de la Izobutila formiato | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Izobutila formiato | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 542-55-2 | ||
ChemSpider kodo | 10492 | ||
PubChem-kodo | 10957 | ||
Merck Index | 15,5188 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | senkolora likvaĵo, malpli densa ol akvo kun agrabla odoro kaj dolĉeca gusto rumsimila | ||
Molmaso | 102,133 g·mol−1 | ||
Denseco | 0,885g cm−3 | ||
Fandpunkto | -96 °C[1] | ||
Bolpunkto | 98,4 °C[2] | ||
Refrakta indico | 1,3858 | ||
Ekflama temperaturo | -10 °C | ||
Memsparka temperaturo | 320 °C | ||
Solvebleco | Akvo:10,2 g/L | ||
Mortiga dozo (LD50) | 3064 mg/kg (buŝe)[3] | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R11 R34 | ||
Sekureco | S16 S26 S33 S36/37/39 S45 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H225, H319, H335 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P210, P233, P240, P241, P242, P243, P261, P264, P271, P280, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P337+313, P370+378, P403+233, P403+235, P405, P501[4] | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Izobutila formiato ankaŭ uzatas kiel solvanto por farboj. Ĝi reakcias kun acidoj kaj alkoholoj liberigante grandan kvanton da energio kaj varmo. Fortaj oksidigaj acidoj povas kaŭzi eksplodan reakcion sufiĉe alta por ekbruli la produktojn de la reakcio. Granda amaso da varmo ankaŭ liberiĝas per interagado de la estero kun kaŭstikaj solvaĵoj. Kun alkalaj metaloj kaj alkalaj metaloj ĝi generas bruleman hidrogenon. Ĝi dissolvas kaŭĉukojn kaj plastaĵojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.