Ivan Bagramjan
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ivan Ĥristoforoviĉ Bagramjan (armene: Հովհաննես Քրիստափորի Բաղրամյան; ruse: Иван Христофорович Баграмян), ankaŭ konata kiel Hovhannes Ĥaĉaturi Bagramjan (armena: Հովհաննես Խաչատուրի (alternative, Քրիստափորի, Kristapori) Բաղրամյան) (n. la 2-an de decembro 1897 - m. la 21-an de septembro 1982), estis sovetia armea komandanto kaj marŝalo de Sovetunio de armena origino[1]. Dum la dua mondmilito, Bagramjan estis la dua ne- slava oficiro, post latva Max Reyter, kiu fariĝis komandanto de fronto. Li estis inter pluraj armenoj en la soveta armeo, kiuj posedis la plej altan proporcion de prominentaj oficiroj en la soveta armeo dum la milito[2].
Ivan Bagramjan | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Հովհաննես Քրիստափորի Բաղրամյան | |||||
Naskiĝo | 20-an de novembro 1897 (1897-11-20) en Çardaqlı | ||||
Morto | 21-an de septembro 1982 (1982-09-21) (84-jaraĝa) en Moskvo, Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko, ![]() | ||||
Tombo | Nekropolo en la muro de la Kremlo ![]() | ||||
Lingvoj | rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Sovetunio Rusia Imperio Armena Demokratia Respubliko ![]() | ||||
Alma mater | Milita Lernejo de la Ĝenerala Stabo de la Armeo de Rusio (1936–1938) Milita Lernejo M. V. Frunze (1931–1934) ![]() | ||||
Partio | Komunista Partio de Sovetunio ![]() | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Profesio | |||||
Okupo | oficiro politikisto ![]() | ||||
Aktiva dum | 1915– vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La sperto de Bagramjan en armea planado kiel stabestro permesis al li distingi sin kiel kapabla komandanto en la fruaj stadioj de la sovetiaj kontraŭofensivoj kontraŭ Nazia Germanio. Li ricevis sian unuan komandon de unuo en 1942, kaj en novembro 1943 ricevis sian plej prestiĝan komandon kiel la komandanto de la unua balta fronto. Kiel komandanto de la Balta Fronto, li partoprenis la ofensivojn, kiuj forpelis germanajn trupojn el la baltaj respublikoj[3].
Li ne tuj aliĝis al la Komunista Partio de Armenio post la firmiĝo de la Oktobra Revolucio, iĝante membro nur en 1941, netipa movado por sovetia armea oficiro. Post la milito, li servis kiel deputito de la Supera Soveto de Latva Soveta Socialisma Respubliko kaj Armena Soveta Socialisma Respubliko kaj estis regula ĉeestanto de la Kongresoj de la Komunista Partio. En 1952, li fariĝis kandidato por eniro en la Centran Komitaton kaj, en 1961, estis enmetita kiel plena membro. Pro liaj kontribuoj dum la milito, li estis vaste konsiderata kiel popola heroo en Sovetunio, kaj daŭre havas tian estimatan statuson inter la armenoj. Unu el la plej gravaj avenuoj de Erevano kaj metrostacio portas lian nomon[4].