From Wikipedia, the free encyclopedia
Barono István DOBÓ [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dobó István estis hungara oficiro, fortikaĵestro, heroo. Lia nobela antaŭnomo estis ruszkai.
István Dobó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1502 en Seredne |
Morto | 1-an de januaro 1572 (70-jaraĝa) en Seredne |
Tombo | Ruská |
Ŝtataneco | Hungario |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | militisto |
István Dobó en 1502?, li mortis en 1572 en Hungara reĝlando en Szerednye (nuntempa Seredne en Ukrainio).
István Dobó estis konsekvence fidelulo de Ferdinando la 1-a (Sankta Romia Imperio). En 1548 li estis nomumita fortikaĵestro de Eger. Post 2 jaroj li edziĝis, baldaŭ li havis 3 gefilojn. En 1552 li heroe defendis la fortikaĵon kontraŭ la turkoj, tial en la sekva jaro li baroniĝis kaj li ricevis alian titolon. En 1556 li defendis fortikaĵon de Szamosújvár dum 10 monatoj, poste pro promeso de libera forlaso li transdonis la fortikaĵon. Spite tion li estis kaptita, sed en 1557 li eskapis. En 1558 li estis nomumita departementestro, post jaroj li apartenis al la plej riĉaj hungaroj. En 1569 pro dubaj akuzoj li estis kaptita kaj li vivis longe en prizono. Nur en 2008 arkeologoj trovis lian tombon en Ruská.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.