plej mallarĝa zono inter la Pacifika kaj Atlantika oceanoj en Meksiko From Wikipedia, the free encyclopedia
La istmo[1] de Tehuantepeko aŭ terkolo de Tehuantepeko, en la hispana istmo de Tehuantepec, estas regiono inter la subŝtatoj de Oaĥako, Ĉiapaso, Tabasko kaj Verakruco en Meksiko, nomata laŭ la tie fluanta rivero Tehuantepeko. Temas pri la plej mallarĝa zono inter la du oceanoj (nome sude la Pacifika Oceano, pli detale ties Golfo de Tehuantepeko, kaj norde la Atlantika Oceano, pli detale la Meksika Golfo) kiun posedas tiu ŝtato. En tiu punkto komencas la istma zono de Centrameriko. Temas pri riĉa areo ĉe nafto kaj lignoproduktado. Estas ankaŭ unu de la meksikaj regionoj kun plej granda indiĝena loĝantaro. En ĝi kunvivas huavoj, zapotekoj, kaj zokoj.
Istmo de Tehuantepeko | |||
---|---|---|---|
Regiono | |||
istmo [+] | |||
Lando | Meksiko | ||
Supermara alteco | 90 m [+] | ||
Koordinatoj | 17° 12′ 0″ N, 94° 42′ 0″ U (mapo)17.2-94.7 [+] | ||
Istmo de Tehuantepeko | |||
Vikimedia Komunejo: Isthmus of Tehuantepec [+] | |||
La ĉefaj loĝataj komunumoj de la istmo de Tehuantepeko estas Coatzacoalcos, Minatitlán kaj Acayucan en Veracruz; kaj Juchitán de Zaragoza, Matias Romero, Salina Cruz kaj Santo Domingo Tehuantepec, en la subŝtato de Oaĥako. Tiu lasta loko nomigas la regionon. Kvankam temas pri vilaĝo fondita de zapotekoj, la nomo estas naŭatla, kaj signifas Monteto de la jaguaro (de tecuani = jaguaro; tépetl = monteto; kaj -co = sufikso de loko).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.