Zapotekoj
etno en Mezameriko / From Wikipedia, the free encyclopedia
La zapotekoj apartenas al la praloĝantaro de Meksiko. En antaŭhispana tempo ili estis portantoj de altevoluinta kulturo en sudmeksiko (federacia ŝtato Oaĥako, Oaxaca). Unuaj postrestaĵoj de setlejoj el la tempo de 1500 antaŭ nia erao estas troveblaj. La centro de ilia kultura evoluo estis Monte Albán. Jam en la unua evolufazo de Monte Albán aperas skrib- kaj nombrosignoj. En la reliefarto kaj en la ceramiko olmekaj influoj estas rimarkeblaj. Famaj estas la steleoj kun engravuritaj bildaĵoj de strange trostreĉitaj homaj figuroj, la tielnomataj danzantes, la "dancantoj".
- Kategorio Zapotekoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Rapidaj faktoj etno, Ŝtatoj kun signifa populacio ...
Fermi
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri etno kaj Meksiko. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |