From Wikipedia, the free encyclopedia
Islamo en Kubo estas minoritata religio de la lando, ĉar ĉefaj komponantoj de la kuba nacio (la hispanoj, afrikanoj kaj ĉinoj) sekvis aliajn religiojn[1].
La unuaj rimarkindaj islamaj grupoj aperis en la 1970-aj — 1980aj jaroj, kiam venis miloj da studentoj kaj politikaj elmigrintoj el la islamaj landoj kiel Pakistano, Libano, Sirio, Palestino, Egiptio, Okcidenta Saharo, Alĝerio ktp. Laŭ iuj pritaksoj nun en Kubo loĝas ĝis 10 mil islamanoj, ĉefe araboj[1].
En la strato Oficios 18 en Havano troviĝas la moskeo Abdallah — sola en Kubo. La loko estis elektita ne hazarde. Temas pri malnova konstruaĵo kie de 1689 ĝis 1774 troviĝis Colegio de San Ambrosio. En la 1940-aj jaroj la domon posedis riĉa arabo kaj ĝi ricevis la nomon Casa de los Árabes (Araba domo). En 1983 ĝi oficiale malfermiĝis kiel muzeo kaj kulturcentro laŭ adreso Oficios 12 kaj post restaŭrado de la apuda konstruaĵo translokiĝis al Oficios 16[1].
Kataro donacis 40 mil dolarojn por rekonstrui ĝin, tamen eĉ poste ĝi funkciis nur kiel loko por vendreda preĝado. En 2015 danke al subteno de Saud-Arabio estis establita tiu ĉi moskeo, kie ĉiuvendrede kolektiĝas 150-200 preĝantoj[1].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.