![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/34/Isaac.Asimov01.jpg/640px-Isaac.Asimov01.jpg&w=640&q=50)
Isaac Asimov
usona verkisto kaj biokemiisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Isaac ASIMOV [AJ-zak AZ-i-maf], originale Исаак Озимов, tamen nun transskribita en la rusan lingvon kiel Айзек Азимов, kiu naskiĝis ĉ. la 20-an de decembro 1919[jul.]/ 2-an de januaro 1920[greg.] kaj mortis la 6-an de aprilo 1992) estis jud-devena usona verkisto de sciencfakto kaj sciencfikcio. Kvankam li verkis centojn da libroj pri scienco por laikoj, lia famo devenas de liaj noveloj kaj romanoj pri robotoj, la Serio de la Fondaĵo (angle: Foundation), historio pri la estonta galaksio, kaj la novelo Noktiĝo (Nightfall).
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Fermi
La noveloj de Asimov estas plej ofte pensigaj pri gravaj temoj: vojaĝo tra la tempo, utileco de la reklamado, homigeblo de maŝinoj, homrilatoj en esplormedioj[1].