Internet Explorer
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Internet Explorer (ankaŭ konata kiel IE aŭ MSIE, esperante Interreta Esplorilo[1]) estas retumilo (foliumilo) de Interreto produktita de Microsoft por ĝia operaciumo Vindozo kaj poste por Apple Macintosh.
Internet Explorer | |
---|---|
Aŭtoro | Microsoft |
Programisto | Microsoft |
Lasta stabila versio | 11 (2015) |
Operaciumo | Vindozo, Mac OS |
Programlingvo | C++ |
Permesilo | Microsoft EULA |
Retejo | Elŝutebla de microsoft.com |
Ĝi estis kreata dum 1995 post aĉeto fare de Microsoft de la kodo de Mosaic, retumilo de la firmao Spyglass. Poste Microsoft ŝanĝis ĝian nomon al Internet Explorer.
La unuaj versioj, bazitaj sur Mosaic, ne minacis la aŭtoritaton de Netscape Navigator, ĉar ili estis simplaj kaj ne povis prilabori la plej popularajn specifaĵojn de Netscape, kiel framojn (angle Frames) aŭ ĝavaskripton (angle JavaScript).
La aktuala (kaj fina) versio estas IE11 (Internet-Explorer 11, Esperante Interreta Esplorilo 11), kiu nur funkcias sub Vindozo 7, 8, 8.1 kaj 10.
Vidu Milito de retumiloj.
Ĉirkaŭ la jaro 2000 Internet Explorer (precipe la versioj 5 kaj 6, precipe en la jaro 2002) havis monopolon inter la TTT-legiloj.
Tion helpis la kombino de jenaj aferoj:
Inter la jaroj 2001 (IE6) kaj 2006 (IE7) Microsoft faris nur tre malmulte da plibonigoj en sia retumilo, kaj kelkaj rigardas tion kiel kaŭzinta kelkjaran halton de progreso de TTT. Rezulte de la “milito” IE6 ne bone akordis kun la normoj de W3C, kaj ĉar ĝi restis ankoraŭ iom populara eĉ en la jaro 2009, multaj retejposedantoj devis prokrasti adopton de novaj kapabloj aperantaj en la plejmulto de la ceteraj popularaj retumiloj (kaj eĉ en novaj versioj de IE mem, ekzemple ĝusta montrado de travideblaj PNG-bildoj) aŭ speciale akordigi la TTTejojn, por ke ili estu uzeblaj ankaŭ per IE6.[2] En la jaro 2009 ankoraŭ restis retejoj kaj firmaoj kiuj postulis uzadon de nur IE, fojfoje eĉ nur IE6[3].
Dume Internet Explorer 7 kaj 8 ankoraŭ ne subtenos SVG·on, kiun iagrade subtenas ĉiu el la ceteraj popularaj TTT-legiloj.[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.