Internacia Organizaĵo por Normigado
internacia normiga organizaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Internacia Organizaĵo por Normigado aŭ ISO, prononcata /ˈaɪsoʊ/ (el la greke ίσος, isos, kiu signifas "egala") estas internacia ne-registara organizaĵo fondita en 23-an de februaro 1947, kiu produktas interalie tutmondajn industriajn kaj komercajn normojn (vidu Produktoj de ISO sube por aliaj produktoj). Ĝiaj normoj estas nomataj ISO-normoj. La sidejo de la organizaĵo estas la Centra Oficejo (en la angla Central Secretariat, ISO/CS) en Ĝenevo, Svislando. 162 membraj landoj kunlaboras por normigado. ISO estas unu el la tri tutmondaj organizaĵoj por normigado kune kun la Internacia Elektroteknika Komisiono, kiu okupiĝas pri elektraj aparatoj, kaj la Internacia Telekomunika Unio, kiu okupiĝas pri telekomunikado. Ili ĉiuj troviĝas en Ĝenevo kaj kunlaboras.
Internacia Organizaĵo por Normigado | |||||
---|---|---|---|---|---|
ruse Международная организация по стандартизации angle International Organization for Standardization france Organisation internationale de normalisation | |||||
normiga organizaĵo • internacia ne-registara organizaĵo | |||||
Komenco | 1947 (ISA 1926) | ||||
Antaŭe | International Federation of the National Standardizing Associations vd | ||||
Sidejo | Ĝenevo | ||||
Membro de | Komuna Komitato por Gvidiloj en Metrologio vd | ||||
Lingvoj |
franca, angla, rusa | ||||
Filioj | ISO/IEC JTC 1 • Q1295787 vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||