From Wikipedia, the free encyclopedia
La Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco, akronime IKRK (france Comité international de la croix rouge, angle International Committee of the Red Cross) (ICRC) estas privata humanitara institucio, setlita en Ĝenevo, Svisio, fondita en 1863. La IKRK celas protekton de viktimojn (rifuĝintojn, forpelintojn, vunditojn, enprizonigitojn ktp.) de internaj kaj internaciaj militoj.
Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco | |||||
---|---|---|---|---|---|
internacia ne-registara organizaĵo | |||||
Komenco | 17-a de februaro 1863 vd | ||||
Geografia situo | CH1903: 499598 / 120427 (mapo)46.2277777777786.1372222222222 | ||||
Lando(j) | Svislando vd | ||||
Sidejo | Ĝenevo | ||||
Adreso | 19 Avenue de la paix, 1202 Genève | ||||
| |||||
Agareo | |||||
Moto | Neutrality, Independence, Impartiality, Humanity, Universality, Unity, Voluntary Service | ||||
Fondinto(j) | Henri Dunant • Guillaume-Henri Dufour • Gustave Moynier • Louis Appia • Théodore Maunoir vd | ||||
Lingvoj | |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | asocio (Svislando) | ||||
En februaro 1863, sub la impulso de la komercisto kaj humanisto Henry Dunant estis kreita kvin-membra komisiono kunigante la jenojn: la juristo Gustave Moynier, la generalo Guillaume-Henri Dufour, Dunant, la ĥirurgiistoj Louis Appia kaj Théodore Maunoir, sub la titolo de Internacia Komitato por la Krizhelpo de Vunditaj Soldatoj, kies estro estis Dufour (1863-1864); tiu organizo poste nomiĝis la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco (IKRK).
IKRK estas parto de la movado Internacia Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, ties plej malnova kaj honora organizo. Ĝi ricevis la Nobel-premion pri paco en 1917, 1944, kaj 1963.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.