Insulo de Sein
insulo kaj komunumo en Bretonio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/Bildo mankas
Rapidaj faktoj Enez Sun ...
Insulo de Sein / Enez Sun | ||
---|---|---|
insulo • senaŭta loko | ||
Situo | marvaste de bretona duoninsulo en Francio | |
Geografia situo | 48° 2′ 12″ N, 4° 50′ 58″ U (mapo)48.036667-4.849445 f1 | |
| ||
Areo | 0,58 km² f4 | |
Ŝtato | Francio | |
Teritorio | regiono Bretonio, departemento Finistère | |
Ĉefa loko | Île-de-Sein | |
mapo de insulo de Sein | ||
Fermi
La insulo de Sein estas franca insulo, kiu donis sian nomon al la komunumo Île-de-Sein. Ĝi situas en la Atlantika oceano, marvaste de la bretona duoninsulo, je 8 km de la pinto de Raz, de kiu ĝi estas apartigita per la marfluegejo de Sein. Ĝia nomo en la bretona lingvo estas Enez Sun.
Ĝi situas en la departemento Finistère kaj konsistigas kun kelkaj proksimaj insuletoj, komunumon, kies nomo estas Île-de-Sein[1].
En la 17-a jarcento, la reĝo de Francio, Ludoviko la Dekkvara mem agnoskis ke Sein suferis pro la koleroj de la maro de Iroise kaj tiel ofertis malmultajn riĉofontojn al siaj loĝantoj, tial li rifuzis imposti ĝin[2].