Insuleto (geografio)
malgranda insulo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Insuleto estas eta insulo kie normale ne vivas homoj kaŭze de sia eta amplekso.
La insuletoj ofte entenas grandan biodiversecon ĉar homoj aŭ de ili enmetitaj predantoj ne ĝenas la naturajn flaŭron kaj faŭnon. Ofte ili administre estas kunigitaj al pli granda insulo aŭ insularo.
Eblas ke ĝi troviĝas marmeze aŭ apud pli granda insulo. Golfo Halong en Vjetnamujo tiele konstituas milojn da insuletoj. La insuloj Chausey, en Normandujo, nombras ĉirkaŭ cent insuletojn. Insuleto ankaŭ povas troviĝi en riverujo aŭ lagujo, kiel Insularo de Mil-Insuletoj en Sankt-Laŭrenco.