Insulo Null
fikcia insulo ĉe 0°N 0°E / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/areo mankas
Insulo Null | ||
---|---|---|
Veterbuo, je la koordinatoj de insulo Null | ||
fikcia insulo • falsa ero • point of interest | ||
Situo | Gvinea Golfo | |
Geografia situo | 0° 0′ N, 0° 0′ O (mapo)00 | |
| ||
Administrado | Internaciaj akvoj | |
La insulo Null estas fikcia insulo en la gvinea golfo, ĉirkaŭ 600 km for de Afriko, imagita de la geografia datumbazo Natural Earth[1]. Tiu insulo havas la formon de kvadrato kun 1-metraj flankoj kaj troviĝas je la vojkruco de ekvatoro kaj de grenviĉa meridiano, do je la koordinatoj 0°N 0°E[2],[3].
Tiun insulon oficiale kreis en 2011 la datumbazo Natural Earth[4]. "Respubliko de Insulo Null" tiam estis kreita kiel mikronacio kun sia propra retejo, kiu poste malaperis[2]. Ĝia apartaĵo estas ties koordinatoj. Pro tiuj, iuj geokodaj programoj kiuj uzas (0;0) kiel defaŭltajn valorojn indikas tiun insulon kiam ili ne sukcesas determini validajn geografiajn koordinatojn. La nomo Null venas de informatika ĵargono, en kiu ĝi celas termon kiu ne havas difinitan valoron[4]. Mapo de tiu fikcia insulo estis kreita, baze de insulo kiu aperas en la videoludo Myst, publikigita de Macintosh en 1993 kaj tiam taksita kiel sufiĉe realeca[5].
Je la loko de insulo Null nun troviĝas veterstacio, instalita de la organizo Prediction and Research Moored Array in the Atlantic (PIRATA)[6] por arigi oceanajn kaj meteologiajn observojn en Atlantiko.