From Wikipedia, the free encyclopedia
Veterstacio estas kunmetaĵo de diversaj vetermezuriloj, kiu servas por mezuri meteorologiajn datenojn kaj tielmaniere servas al la veterobservado je certa loko kaj helpas al la klimato-esploroj.
Veterstacio estas uzataj por ŝtataj vetermezuradoj kaj veterprognozoj – ekzemple tiuj de la Germana Veterservo (DWD) – kaj aliaj veterservoj. Oni distingas analogajn kaj ciferecajn veterstaciojn.
La germana veterservo havas 131 aŭtomatajn (senhomajn). Male al tio, la 51 veterobservejoj havas deĵorantojn, kiuj kolektas grandskale veterdatojn kaj faras veterobservojn.
La plej malnova veterstacio estas la stacio ce la stelobservejo Kremsmünster (benediktana kolegiato en supra Aŭstrio). Ĝi estas ekipita en 1762 kaj havas tutmonde la plej longe kontinuajn mezurdatojn.
Analogaj veterstacioj estas ofte la tiel nomataj veterkabanoj (ankaŭ termometra kabano). Estas malgrandaj „kestoj“ el ligno aŭ veterpersista plastiko, kiuj protektas la mezurinstrumentojn kontraŭ pluvo kaj malpuraĵo.
La ciferecaj veterstacioj havas kontraŭajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn (vidu mslsupre). Ili konsistas el du aŭ pluraj partoj:
La plej multaj sentiloj estas :
Modernaj stacioj konsideras ankaŭ la evoluon de la temperaturo, kun iuj eĉ ĉiuj aliaj datenoj kolektitaj ekstere. Tielmaniere la antaŭvidoj estas pli fidindaj kaj faras la ĝustan antaŭdiron de la vetero loke por 70 ĝis 90 elcentoj de la kazoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.