insulo en Nov-Zelando From Wikipedia, the free encyclopedia
La Insulo Moruo (angle Codfish Island, maorie Whenua Hou) estas malgranda insulo kun areo de 14 km² situanta okcidente de la Stewart-insulo en suda Novzelando. Ĝi atingas alton de 249 m proksime de la suda marbordo. La angla nomo aludas al la endemia blua moruo aŭ rawaru / pakirikiri, Parapercis colias, kiu estas fiŝkaptata komerce en ĉirkaŭaj akvoj per kaptado en ujoj enhavantaj allogaĵojn. La nomo Whenua Hou signifas "nova tero" en maoria.[1]
Insulo Moruo | ||
---|---|---|
Insulo Moruo | ||
insulo | ||
Akvejo | Suda pacifiko | |
Geografia situo | 46° 47′ 0″ S, 167° 38′ 0″ O (mapo)-46.783333333333167.63333333333249 | |
| ||
Areo | 14 km² | |
Plej alta loko | 249 m | |
Loĝantaro | (neloĝata) | |
Mapo de Stewart-insulo, sur kiu maldekstre videblas Insulo Moruo | ||
Post la formorto de posumoj kaj vekaraloj, la insulo Moruo estas senpredanta birdorezervejo kaj la lokokerno de la rekuperaj klopodoj por la Kakapo. Ĝi enhavas la majoritaton de la reproduktaj populacioj de la draste endanĝerita Kakapo. Ĝi estas hejmo ankaŭ de la Mistacinedoj aŭ Sudaj mallongvostaj vespertoj, Kakoj, Filikobirdoj, Ruĝkrona kaj Flavkrona psitakoj, Blua pingveneto, Pacifika brovanaso kaj la ĵusa enmetita populacio de Flavkapuloj (Mohua). La insulo estis identigita kiel Grava Birdareo fare de BirdLife International pro ties gravo kiel reprodukta loko por kelkaj specioj de marbirdoj, inklude tiujn de la Fjorda kaj la Flavokula pingvenoj, kaj la Makulpetrelo, la Kukpetrelo kaj la Sudgeorgia merĝopetrelo.[2]
La insulo estas vizitata de sciencaj fakuloj kaj de kampolaboristoj de la Departamento de Konservado kun volontuloj taske de konservoprogramoj. La ununura kabano situantas ĉe la golfo Sealer (fokisto) nordoriente, kun aliro per malpeza aviadilo aŭ helikoptero. La insulo estas fermita al hazardaj vizitantoj kaj senpermesa surteriĝo estas malpermesata.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.