From Wikipedia, the free encyclopedia
Preĝejo Sanktaj Siksto kaj Sebastiano (populare ankaŭ Insula katedralo/Inseldom) apartenis al la aŭgustenana monaĥejo de Herrenchiemsee. Temis pri la katedralo de la episkopoj de Chiemsee. Ĝi profaniĝis en 1807; malkonstruo de la altarejo kaj de la turoj kaj alikonstruo je bierfarejo sekvis en 1819/20. Ekde 2021 eblas viziti la kirkan internon.
Insula katedralo | |||
---|---|---|---|
kristana preĝejo | |||
Lando | Germanio vd | ||
Situo | Chiemsee | ||
Adreso | Herrenchiemsee 3 | ||
Situo | |||
Geografia situo | 47° 52′ 9″ N, 12° 23′ 50″ O (mapo)47.869098312.3972001 [+] | ||
| |||
Laŭtradicie fondis la klostron de Herrenchiemsee duko Tasilo la 3-a; la vera fondiĝo estis estinta pli frue, laŭ arĥeologiaj rezultoj inter 620 kaj 629.[1] Inter 1216 ĝis 1807 ĝi katedralis. La aŭgustenanoj ĉeestis de ĉ. 1230 formante la kapitulon. La preposto estis aŭtomate arkidiakono de la diocezo.
Alikonstruigis la trinavan, romanikan kirkon preposto Rupert Puetinger kaj la posteuloj, laŭ gotika stilo. Inter 1676 kaj 1678 la kirko refariĝis baroke sub la gvido de la grizonano Lorenzo Sciascia. La konserviĝinta plafonvolbo kun freskoj, stukaĵoj kaj anĝeloj (stukoj de Francesco Brenno kaj Giulio Zuccalli; bildoj de Joseph Eder kaj Jacob Carnutsch) atestas tion ĝis nun.
La ĉefaltaron faris, laŭ modeloj de altaroj en la katedralo de Salcburgo,, Matthias Piechlinger (Mühln-Wolfsberg) en la jaro 1684.[2] La gotikaj turoj komence restis; en 1729 venis novaj kun modestaj bulbaj spajroj.[3] La orgeno kun orgenfasado de Johann Christoph Egedacher estiĝis en 1740.
Dum sekulariĝo en 1803 laŭ la Regna deputacia fina akto la tuto venis en ŝtatajn manojn kaj vendiĝis finfine al la komercisto Carl von Lüneschloß el Mannheim. Profaniĝo de la kirko estis en 1807; ĉefaltaro kaj predikejo venis al Rimsting, orgeno kaj galerio en la Laŭrenco-kirkon de Tittmoning. Abdiko de la lasta episkopo de Chiemsee, Sigmund Christoph von Zeil und Trauchburg, estis en 1808.[4]
Inter 1818 kaj 1820 la munkena grandkomercisto Alois von Fleckinger ordonis malkonstruon de la turoj kaj de la ĥorejo; la longan navon li, sen iu respekto antaŭ arkitekturaĵoj, taŭgigis por bierfarado. La interna alteco bonegis por la fermentejo. Ankaŭ reĝo Ludoviko la 2-a, kiu akiris la insulon en la 1873-a jaro, ne ĉesigis la bierfaradon de Kgl. Brauerei Herrenchiemsee.
Kiam en 1914 bierfaro ne plu lukris la Insula katedralo - post vendo de la intera meblaro - ne plu alireblis por la publiko.[5] En 1972 la distrikta konstruadoficejo de Rosenheim sekurigis la ĉefan volbon. La trabaro ĝuis restaŭradon en 1995, la fasado en 1997. Poste la restintaj freskoj ankaŭ saviĝis. De 2021 ekzistas intertempaj vizitebloj por scivolemuloj. [6]
Nun la Insula katedralo figuras en la listo de la Bavaria landa oficejo pri monumentprotektado, kun akto-numero D-1-87-123-21.[7]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.