Inocento la 2-a
papo de la katolika eklezio From Wikipedia, the free encyclopedia
papo de la katolika eklezio From Wikipedia, the free encyclopedia
Inocento la 2-a (civile Gregorio Papareschi di Guidoni; naskiĝis antaŭ 1116; mortis la 24-an de septembro 1143 en Romo) estis papo de 1130 ĝis 1143. La nomo Inocento signifas latine "la senkulpulo".
Inocento la 2-a | ||
---|---|---|
164-a papo de la katolika eklezio | ||
Naskonomo | Gregorio Papareschi | |
Pontifiko | de 14-a de februaro 1130 | |
ĝis 24-a de septembro 1143 | ||
Antaŭulo | Honorio la 2-a | |
Sekvanto | Celesteno la 2-a | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1099 en Romo | |
Morto | 24-a de septembro 1143 en Romo | |
Tombo | Santa Maria in Trastevere [#] | |
Lingvoj | latina lingvo [#] | |
Familio | ||
Gefratoj | Pietro Papareschi [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Post la morto de la papo Honorio la 2-a, la papa kanceliero, kardinalo Haimerich, deklaris la 14-an de februaro 1130 la kardinalvikaron de Sant'Angela papon. Tamen ankoraŭ samtage la plimulto de la kardinaloj elektis la kontraŭpapon Anakleto la 2-a, tiel estigante ok-jaran skismon.
Inocento estis subtenita de Francujo kaj Anglujo, Anakleto tamen de la sicilaj normanoj, kio donis al li pli grandan potencon ene de Italujo.
La germana reĝo Lotaro la 3-a ne havis opinion en tiu afero. Laŭ postulo de la ĉefepiskopo de Magdeburg Norbert li tamen subtenis Inocenton kaj iris al Italujo. La 4-an de junio 1133, en Romo li estis kronita de Inocento imperiestro.
La 29-an de marto 1139 la papo Inocento konfirmis la fondiĝon de la Ordeno de la Templo per la buleo Omne datum optimum.
En 1139 okazis la dua Laterana Koncilio, kiu kondamnis Anakleton kaj ties disĉiploj, inter kiuj estis la reĝo de la normanoj, Roger la 2-a. Iom poste Inocento iris kun armeo kontraŭ Roger, sed estis kaptita kaj devis sin submeti al la postuloj de Roger.
Li mortis la 24-an de septembro 1143.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.