Inkaa imperio
antaŭ-Kolumba imperio en Sud-Ameriko / From Wikipedia, the free encyclopedia
La inkaa imperio (keĉue Tawantinsuyu, Taŭantisuju, laŭvorte "La kvar regionoj"[1]) estis inter la 13-a kaj 16-a jarcentoj grandega, bone organizita imperio, kie regis la inkaoj, sudamerika indiĝena etno, dum la de ili regata periodo plimulto de la loĝantaro estis keĉuoj. Dum la tempo de sia plej granda etendiĝo, la imperio atingis influon de la hodiaŭa Ekvadoro ĝis Ĉilio kaj Argentino. Ĝi estis la plej granda imperio en Antaŭkolumba Ameriko.[2]
Rapidaj faktoj historia lando ...
Inkaa imperio | |||||||||
| |||||||||
historia lando | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||
Areo: |
2 000 000 km² | ||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Kvanto de loĝantoj: |
ĉ. 15 000 000 | ||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
| |||||||||
Fermi
La rita, ekonomia, administracia, politika, militista kaj kultura centro estis la ĉefurbo Kusko en la hodiaŭa Peruo. La oficiala lingvo estis keĉua.[3]
La kerno de la imperio estis konkerita de hispanoj el 1526 ĝis 1572.[4][5]