From Wikipedia, the free encyclopedia
Oni nomas infarkto la nekrozon iskemian de organo (nome morto de histo pro manko de sango kaj sekve de oksigeno), ĝenerale pro obstrukco de arterioj, kiuj irigacias ĝin, ĉu pro elementoj en la lumo de la vaskulo, ekzemple ateromoj; aŭ pro eksteraj elementoj (tumoroj, kiuj premas la vaskulon; pro la tordo de organo; hernio de organo tra natura aŭ patologia truo; ktp). Korinfarkto okazas kiam ŝtopas arterio, kiu alportas sangon al la koro.
Infarkto | |
---|---|
mortokialo | |
Infarktoj povas okazi en ĉiu ajn organo aŭ muskolo, sed la plej oftaj prezentiĝas:
Kvankam la plimulto de infarktoj estiĝas pro obstrukco de arterio (brakoj, kruroj, intesto, ktp), pulmaj infarktoj povas havi originon vejnan ĉar la sango de la pulma arterio devenas rekte de la trafiko vejna tra la dekstraj kavoj de la koro kaj kapablas porti trombon de vejnoj de ekstremaĵoj aŭ abdomeno okluziante pulman arterian vaskulon.
En la konversacia lingvo, kiam oni mencias la vorton infarkton sen mencii kiun organon oni citas, oni komprenas ke oni parolas pri korinfarkto.
Koncerne la manifestacio en la elektrokardiografio (EKG), infarkto karakteriziĝas per ILI-trisono, kvankam ĝi ne temas nepre pri linia procezo, kaj en iuj okazoj nur reprezentas kardiovaskulan problemon kaj ne genezon de infarkto:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.