reĝido de Portugalio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Infanto Dom Henriko de Portugalio, Duko de Viseu (4a de marto 1394 – 13a de novembro 1460), plej bone konata kiel Princo Henriko la Navigisto (en portugala: Infante Dom Henrique, o Navegador), estis ŝlosila figuro en la komencaj epokoj de la Portugala Imperio kaj en la eŭropaj marmalkovroj kaj maretendo. Pro sia administra direktorado, li estas konsiderata kiel la ĉefa iniciatinto de tio kio estos konata kiel la Epoko de Malkovroj. Henriko estis la kvara filo de la reĝo de Portugalio Johano la 1-a, nome fondinto de la Dinastio Aviso.[1]
Henriko la Navigisto | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Henrique de Avis, 1.º Duque de Viseu | |||||
Naskiĝo | 4-an de marto 1394 en Porto, Reĝlando Portugalio | ||||
Morto | 13-an de novembro 1460 (66-jaraĝa) en Vila do Bispo, Reĝlando Portugalio | ||||
Tombo | Monaĥejo de Batalha vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Portugalio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Dinastio Aviso vd | ||||
Patro | Johano la 1-a de Portugalio vd | ||||
Patrino | Philippa of Lancaster (en) vd | ||||
Gefratoj | Beatrice, Countess of Arundel (en) , Izabela de Portugalio, Dukino de Burgundio, Eduardo la 1-a de Portugalio, Ferdinando la Sankta Princo, Peter, Duke of Coimbra (en) , Alfonso, duko de Braganza kaj John, Constable of Portugal (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | oficiro vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Henriko estis responsa pro la frua disvolgivo de la portugala esplorado kaj markomerco kun aliaj kontinentoj pere de sistema esplorado de Okcidenta Afriko, la insuloj de la Atlantika Oceano, kaj la serĉado de novaj marvojoj. Li kuraĝigis sian patron konkeri Sebton (1415), nome islama havenurbo en la nordafrika marbordo trans la Ĝibraltara Markolo el la Iberia Duoninsulo. Li lernis el la oportunoj havigitaj el la komercvojoj de Saharo kiuj finiĝas tie, kaj fasciniĝis kun Afriko ĝenerale; li estis tre scivolema pri la kristana legendo de Pastro Johano kaj la etendo de la portugala komerco. Li estis konsiderata kiel la patrono de la Portugala esplorhistorio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.