From Wikipedia, the free encyclopedia
La indiĝenaj popoloj de Ameriko estas membroj de tre diversaj kulturoj. Ĉiuj el ili havas siajn proprajn mitologiojn. Kelkaj el ili estas tre distingaj, sed ankaŭ kelkaj temoj estas kunhavitaj tra kulturaj limoj.
Malgraŭ la kulturaj diferencoj inter la diversaj kulturoj ekzistas kelkaj eroj, kiuj similas ĉe la plejmultaj indianaj etnoj. Tiel la tre disvastigita kredo je bestanimuloj, vizicela fastado kaj mito, ke Ameriko estis starigita sur la dorso de akvotestudo. Tiu mito troviĝas tra la tuta duobla kontinento.
Ne estas ununura mitologio de nordamerikaj popoloj, sed nombraj diferencaj kanonoj de tradiciaj rakontoj asociaj kun religio, etiko kaj kredoj.[1] Tiaj historioj estas tre bazitaj sur Naturo kaj estas riĉaj je simbolismo de sezonoj, vetero, plantoj, animaloj, tero, akvo, fajro, ĉielo, kaj la ĉielaj korpoj. Komunaj elementoj estas la principo ĉio-enhavanta, universala kaj ĉioscia Granda Spirito, konekto al la Tero kaj al ties pejzaĝoj, kredo en paralela mondo en la ĉielo (foje ankaŭ subgrunde kaj/aŭ subakve), diversaj kreorakontoj, vizitoj al la 'lando de mortintoj', kaj kolektivaj memoroj de antikvaj sanktaj prauloj. Karaktera de multaj el la mitoj estas la forta rilato inter homaj estaĵoj kaj animaloj (kiel birdoj kaj reptilioj). Ili ofte enhavas formo-ŝanĝojn inter animalaj kaj homaj formoj. Geedzeco inter personoj kaj diversaj specioj (partikulare ursoj) estas komuna temo. En kelkaj historioj, animaloj zorgas homajn infanojn.
En Centrameriko menciindas la mitologio de Aztekoj, Majaoj, Olmekoj kaj Purepeĉoj. Serpentoj ofte aperas en ties kredaroj. En Sudameriko menciindas la mitologio de Inkaoj, Gvaranioj, Mapuĉoj kaj Mŭiska-oj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.