From Wikipedia, the free encyclopedia
La identisma movado aŭ identecanoj estas post-duamondmilita eŭropa ekstremdekstra[2][3] politika ideologio asertanta la rajton de eŭropanoj kaj eŭropdevenaj popoloj je la kulturo kaj teritorioj, kiuj laŭaserte apartenas ekskluzive al ili. Ĝia ideologio, devena el Francio kaj konstruita sur ontologiaj ideoj de la moderna germana filozofio, estis formulita ekde la 1960-aj jaroj de eseistoj kiel Alain de Benoist, Dominique Venner, Guillaume Faye kaj Renaud Camus, kiujn oni opinias la intelektaj gvidantoj de la movado.
Dum ĝi kelkokaze kondamnas la rasismon, ĝi argumentas, ke specifaj estecoj estas kutimaj ĉe apartaj homgrupoj, plejparte surbaze de ideoj de pensantoj de la germana konservativa revolucio, en kelkaj kazoj influite de naziismo[4][5] pro influado de gvidantoj de la eŭropa nova dekstro.[6][7][8] Identecanoj popularigas konceptojn kiel tuteŭropan naciismon, etnoplurismon, retromigradon aŭ la konspirteorion pri la granda anstataŭigo, kaj ili ĝenerale kontraŭas tutmondiĝon, multkulturismon, islamon kaj enmigradon en Eŭropon.[9][10] Influite de la novdekstra metapolitiko, ili ne alstrebas senperajn rezultojn dum elektadoj, sed provoki longperspektivajn sociajn transformiĝojn kaj fine atingi kulturan hegemonion.[11][12]
Kelkaj identecanoj eksplicite advokatas ideojn ksenofobiajn kaj rasismajn, sed la plej multaj limigas sin en siaj publikaj elpaŝoj al pli milde formulitaj eldiroj. Kelkaj el ili pledas por la kreo de blankulaj etno-ŝtatoj, el kiuj ekskludiĝus enmigrantoj kaj ne-blankaj loĝantoj.[13][14] La germania Federacia Oficejo pri Protekto de Konstitucio taksis la identisman movadon ekstremdekstra en 2019.[15]
La movado estas plej rimarkebla en Eŭropo, kaj kvankam radikanta en okcidenta Eŭropo, ĝi disvastiĝis rapide al la orienta parto de la kontinento pro konsciaj klopodoj de homoj similaj al Faye. Ĝi havas anojn ankaŭ inter la blankaj naciistoj en Norda Ameriko,[19] Aŭstralio,[23] kaj Nov-Zelando. La en Usono situanta Southern Poverty Law Center konsideras multajn el tiuj organizaĵoj malam-grupoj.[24]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.