Iberia Junul-Liberecana Federacio
organizo de anarkistaj junuloj / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Federación Ibérica de Juventudes Libertarias (FIJL), Iberia Junul-Liberecana Federacio aŭ Iberia Federacio de Liberecana Junularo estis organizo de anarkistaj junuloj kreita en Madrido, Hispanio, en 1932 dum la Dua Hispana Respubliko. Foje ĝi estas konata simple kiel la Juventudes Libertarias aŭ Liberecana Junularo, kaj pro ties mallongigo JJLL. Multaj elstaraj aktivuloj de la anarkosindikatisma movado aŭ de la CNT estis antaŭe membroj de la JJLL. Dum la milito la organizo kreskiĝis spite la dediĉo al la militaj taskoj, sed ankaŭ pro la klara ekstremiĝo de la populacio en la respublika flanko.
Iberia Junul-Liberecana Federacio | ||
---|---|---|
![]() | ||
organizaĵo ![]() | ||
Komenco | 1932 vd | |
Lando(j) | Hispanio vd | |
Ideologio | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/8f/37fjil_madrid.jpeg/165px-37fjil_madrid.jpeg)
Februare de 1937 oni realigis en Valencio Nacian Konferencon de Regionoj de JJLL (la 2a kongreso de la FIJL), kun la jena partopreno (delegitoj de):
- Andaluzio: 7.400 aliĝintoj,
- Ekstremaduro: 1.907 aliĝintoj,
- Valencia Regiono: 8.200 aliĝintoj,
- Centro 18.469 aliĝintoj,
- Aragono: 12.089 aliĝintoj,
- Katalunio: 34.156 aliĝintoj.
Post la Hispana Enlanda Milito aperas du branĉoj:
- Juventudes Libertarias en Hispanio, subpremata de la diktatoreco de Francisco Franco kaj multfoje rekonstruita.
- Juventudes Libertarias (internacia), sideje en Parizo, formita de ekziliitoj.
Je la rekonstruo de la CNT kaj de la liberecana movado je la fino de la 1970-aj jaroj la organizo denove rekonstruiĝis.