Hispana Enlanda Milito
interna milito (1936–1939) inter la Respublikistoj kaj la Naciistoj en Hispanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Hispana Enlanda Milito, nomita ankaŭ civila milito aŭ milito de Hispanio,[1][2][3][4] nomita en Hispanio simple kiel la milito, estis socia kaj politika konflikto (kiu rezultos en ekonomia krizo) kaj finfine enlanda milito en Hispanio inter ribelantoj (konataj kiel nacionales, naciistoj aŭ finome facciosos, frakcianoj) kaj la respublikaj registaro kaj subtenantoj (finome rojos, ruĝuloj). Ĝi okazis inter julio 1936 kaj aprilo 1939, kaj finiĝis pro la malvenko de la respublikisma flanko, kaj poste la diktatoreco de Francisco Franco, nome la Frankisma Hispanio.
Ĝi eksplodiĝis post la parta malsukceso de la Puĉo de la 17-a kaj la 18-a de julio 1936 fare de granda parto de la Armeo kontraŭ la registaro de la Dua Hispana Respubliko. Post la blokado de la Ĝibraltara Markolo kaj de la posta aerponto kiu, helpe de la rapida kunlaborado de la Nazia Germanio kaj de la faŝisma Italio, translokigis la ribelintajn trupojn al la Iberia Duoninsulo en la lastaj semajnoj de julio,[5][6] ekis enlanda milito kiu finos la 1an de aprilo 1939 pere de la lasta militinformo subskribita de Francisco Franco, deklarante lian venkon, post kio oni establis diktatorecon kiu daŭros ĝis post sia morto la 20an de novembro 1975.
La milito enhavis multajn aspektojn, ĉar ĝi inkludis klasbatalon, religiajn militojn, kontraŭfrontigo de malaj naciismoj, luktado inter militista diktaturo kaj respublikisma demokratio, inter revolucio kaj kontraŭrevolucio, inter faŝismo kaj kontraŭfaŝismo, inter komunismo kaj kontraŭkomunismo.[7]
Al la partoj de la konflikto oni nomigas ilin kiel respublika flanko kaj insurekcia flanko:
- La respublika flanko estis konstituita ĉirkaŭ la registaro elektita demokratie, formita de la Popola Fronto, kiu siavice estis komponita de koalicio de respublikemaj partioj — Respublika Maldekstro kaj Respublika Unuiĝo — kun la Hispana Laborista Socialista Partio, al kiu estis aliĝinta la marksist-leninistoj de la Komunista Partio de Hispanio kaj de la POUM, la Sindikatisma Partio de anarkiisma deveno kaj en Katalunio la naciistoj de maldekstro estre de Esquerra Republicana de Catalunya. Tiu fronto estis apogita de la hispana laborista movado kaj ĉefe de la sindikatoj UGT kaj CNT, kiuj krome celis la realigon de la socia revolucio. Kliniĝis ankaŭ al la respublika flanko la Eŭska Naciisma Partio, ĝuste kiam la respublika parlamento estis aprobonta la ekfunkciadon de la Statuto de Eŭska Aŭtonomeco.
- La insurekcia flanko, kiu nomigis sin mem «nacia flanko», estis organizita ĉirkaŭ granda parto de la alta milita stabanaro, institucie dekomence de la Junto de Nacia Defendo, kiu estos poste anstaŭata post la nomumo de Francisco Franco kiel generalísimo kaj ŝtatestro (estro de registaro). Politike, ĝi estis integrita de la faŝisma Falango, la karlistoj, la monarkiistoj alfons-anaj de Renovación Española kaj granda parto de la voĉdonintoj de la CEDA, la Regionista Ligo kaj aliaj konservativaj grupoj. Socie ĝi estis apogita de tiuj klasoj al kiuj la venko en la balotado fare de la Popola Fronto sentigis la endanĝerigon de ilia privilegia pozicio; de la Katolika Eklezio, kiu sentis sin ĉikanita fare de la politiko de separo inter eklezio kaj ŝtato fare de la respublikaj instancoj, kiun la katolikoj konsideris kiel religia persekutado, ĉefe jam dum la milito mem, pro la certa kontraŭreligia agado fare de parto de la maldekstruloj ekde la komenco de la konflikto kaj de malgrandaj propietuloj timantaj pro «proletara revolucio». Kelkaj aŭtoroj konsideras ke la insurekciintoj estis apogitaj ankaŭ de nombraj kamparanoj (malpli laboristoj) de firmaj religiaj sentoj.[8]
Ambaŭ flankoj fifaris kaj akuzis sin unu la alian reciproke pro la fifaro de gravaj militkrimoj kaj en la fronto kaj en la ariergardojn, kiel mortpafado kaj de prizonuloj kaj de privatuloj kaŝe arestitaj, malaperigoj de personoj aŭ eksterleĝaj tribunaloj. La Frankisma Hispanio detale esploradis kaj akre kondamnis deliktajn (kaj nedeliktajn) farojn okazintajn en la respublika zono, kaj eĉ kreis la Causa General, nome speciala aparta juĝinstanco, ĉefe kun la celo ekhavi pli da informo por fari plian subpremadon, ĉio tio kun malabundaj juraj garantioj. Siaflanke, la deliktoj fare de la venkintoj aŭ kontraŭ la venkitoj neniam estis esploritaj aŭ juĝitaj dum la frankisma epoko aŭ poste, spite la fakton ke multaj historiistoj[9] kaj juristoj[10][11] asertas ke estis vera genocido en kiu, krom la nuligo de la institucia ordo, oni klopodis la eliminon de ĉia politika opozicio.
La konsekvencoj de la Hispana Enlanda Milito markis enorme la postan historion de Hispanio, pro escepte dramaj kaj longdaŭraj: tiom la demografio — mortindico kaj malaltigo de la naskindico kio markis la loĝantarpiramidon dum generacioj — kiom la materialaj kondiĉoj — detruo de urboj, de la ekonomia strukturo, de la arta heredaĵo —, la intelektularo — fino de la nomita Arĝentepoko de la hispanaj beletroj kaj sciencoj — la politiko — la subpremado en la ariegardo de ambaŭ zonoj, plufarita de la venkintoj pli malpli intense dum la Frankisma Hispanio, kaj la respublikana ekzilo —, kiuj plilongiĝis multe post la plilongigita postmilito, inklude la escepton geopolitikan de la pluekzisto de la diktatora reĝimo de Franco ĝis 1975, kaj de multaj el ties trajtoj (heredata monarkio, polico, jursistemo, katolika hegemonio ktp.) ĝis nuntempe.