1-a Internacia Junular-Kunveno (IJK) de TEJO From Wikipedia, the free encyclopedia
La 1-a Internacia Junular-Kunveno (aranĝo poste konata kiel Internacia Junulara Kongreso, IJK) okazis ekde la 10-a ĝis la 17-a de aŭgusto 1938 en la nederlanda vilaĝo Groet. La aranĝon organizis du nederlandaj instruistoj-geedzoj – la geedzoj Elisabeth van Veenendaal kaj Cornelis Josinus van Veenendaal – kaj partoprenis ĝin ĉirkaŭ 200 junuloj el 10 landoj. Dum ĝi, la 14-an de aŭgusto 1938, fondiĝis la Tutmonda Junular-Organizo (TJO, poste TEJO) kiu poste okupiĝis pri organizado de pliaj IJK-j en la sekvaj jaroj.
IJK 1938 | ||
---|---|---|
Loko | Groet, Nederlando | |
Ekde | 10-a de aŭgusto 1938 | |
Ĝis | 17-a de aŭgusto 1938 | |
Sekva → | ||
La germana Esperanto-aktivulo Julius Glück nomis la 1-a IJK-on "la tria grava okazo en la movado esperantista" post la aperigo de la Unua Libro kaj la 1-a Universala Kongreso.[1]
Ekzistas filmo pri la 1-a IJK, kiun oni post la aranĝo montris en multaj urboj kaj vilaĝoj en Nederlando kaj Anglio. Pri tiu filmservo de TJO respondecis la aktivulo H. J. Schut[2], instruisto en Koedijk[1].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.