IFLC Internacia Festivalo de Lingvo kaj Kulturo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La IFLC estas la anglalingva akronimo por la Internacia Festivalo de Lingvo kaj Kulturo kiu ekde 2014 portas tiun novan nomon ĉar ĝi antaŭe estis pli konata kiel la Internacia Turka Lingva Olimpiado[1]. IFLC estas tutmonda festivalo kiu kunigas lingvon kaj kulturon kun arto[2]. IFLC funkcias kiel tegmenta organizaĵo el Turkio kiu kreis tiucele platformon en formo de festivalo por la tutmonda junularo kiu permesas kunhavigi ilian lingvan kaj kulturan heredaĵon kun siaj samtempuloj ĉirkaŭ la mondo. Tial la Internacia Festivalo de Lingvo kaj Kulturo estas ĉiujara festo kaj montrofenestro por la diverseco de lingvaj talentoj de tra la mondo. Ĝia misio estas antaŭenigi pacon, amon kaj kulturajn renkontojn tra la mondo pere de arto kaj muziko fare de junaj homoj inter 10 kaj 16-jaraĝaj el 140 landoj (2019). Iliaj kantoj, muziko, poezio-deklamado aŭ modernaj dancoj kombine kun kolorriĉaj folkloraj vestaĵoj formas odon al la kultura diverseco en la mondo en formo de kultura spektaklo al kiu ĉeestas miloj da spektantoj kaj kiun povas vidi eĉ milionojn da spektantoj pere de rektaj televidaj elsendoj en diversaj landoj[2].