Hřensko
municipo en la distrikto Děčín de Ĉeĥio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Hřensko estas municipo situanta en distrikto Děčín en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 256 loĝantoj (2024). Tio estas limvilaĝo situanta sur kunfluejo de riveroj Kamenice kaj Elbo kaj ĝi estiĝis iom post iom ekde la 15-a jarcento kiel strategia komerca loko. La vivo de hodiaŭa vilaĝo, situanta en ĉirkaŭaĵo de teritorio Elba grejsmontaro kaj Ĉeĥa Svislando, estas tute koncentrita al turismo.
Hřensko | |||
germane Herrnskretschen | |||
municipo | |||
Hřensko en 2005 | |||
|
|||
Oficiala nomo: Hřensko | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem | ||
Distrikto | Distrikto Děčín | ||
Administra municipo | Děčín | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Parto de | Kanjono de Elbo | ||
Montaro | Bohema Svislando, Elba Grejsmontaro | ||
Riveroj | Elbo, Kamenice | ||
Situo | Hřensko | ||
- alteco | 115 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 51′ 45″ N 14° 14′ 20″ O (mapo) | ||
Areo | 19,88 km² (1 988 ha) | ||
Loĝantaro | 256 (2024) | ||
Denseco | 12,88 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 15-a jarcento | ||
Plej facila aliro | al Pravĉica pordego | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 407 17 | ||
NUTS 3 | CZ042 | ||
NUTS 4 | CZ0421 | ||
NUTS 5 | CZ0421 562513 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 3 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Hřensko | |||
Retpaĝo: www.hrensko.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Janov, Labská Stráň, Jetřichovice, Arnoltice, Ludvíkovice, Děčín, Růžová, Reinhardtsdorf, Bad Schandau kaj Sebnitz.
En aŭgusto de 2002 trafis la tutan vilaĝon ampleksa inundo, kiam estis trafita la tuta Hřensko, kaj en januaro de 2003 la vilaĝon trafis plia inundo, firmigita per frostoj.
Alloga celo por turistoj estas trafiko de pramoj sur rivero Kamenice.