komunumo de Saksio en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Sebnitz [Zebnic] estas saksa urba komunumo, kiu situas en Germanio, rande de la Elba Grejsmontaro, en la distrikto Saksa Svislando-Orienta Ercmontaro de la federacia lando Saksio, ĝi najbaras kun ĉeĥaj urbo Dolní Poustevna kaj vilaĝo Dolina. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 9522 loĝantojn. La nomo de la urbo estas identa kun tiu de la trafluanta rivero Sebnitz, en la ĉeĥa flanko la rivero estas nomata Vilémovský potok. Ĝi estas slavdevena kaj signifas fringo-rojo.
Sebnitz | ||||||
| ||||||
granda distrikturbo • Einheitsgemeinde of Germany • urba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Saksio | |||||
Distrikto | Distrikto Saksa Svislando-Orienta Ercmontaro | |||||
Urborajtoj | Urbo | |||||
Telefona antaŭkodo | 035971 | |||||
Poŝtkodo | 01851 - 01855 | |||||
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 8360 | |||||
Aŭtomobila kodo | PIR | |||||
Oficiala Municipokodo | 14628360 | |||||
Subdivido | 5 urbopartoj | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Mike Rukh | |||||
Adreso de la administrejo | Kirchstr. 5 01855 Sebnitz | |||||
Partneraj urboj | Bruntál (Ĉeĥio), Cascina (Italio), Montabaur (Rejnland-Palatinato) | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 9522 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 58′ N, 14° 17′ O (mapo)50.96666666666714.283333333333 | |||||
Alto super la marnivelo | 379 m | |||||
Areo | 43,92 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.sebnitz.de/ | |||||
Flanka parto de la urba teritorio estas interalie la vilaĝo Hinterhermsdorf.
Unuafoje oni menciis Sebnitz en 1423, sed supozeble ĝi estas pli malnova. Apud kampistaj kortoj jam frue lin-teksejoj karakterizis la vivon de la urbeto.
La milde monteta ĉirkaŭaĵo faras la urbon vojaĝocelo kaj somere kaj vintre. Skimigrantoj trovas ĉi tie preparitajn vojojn. Vastaj trankvilaj arbaroj etendiĝas proksime, precipe en najbara Bohemio.
La muzeo Afrikahaus (Afrika domo) en Sebnitz estas etnografia kolekto, kiu prezentas la historion kaj nuntempon de la afrika kontinento. Ĝi ampleksas plurkomunikilan ekspozicion kaj la bibliotekon Nold-Namibia-Bibliothek.
La konstanta parto de la ekspozicio montras erojn de kvar kolektoj.
La kolekto Nold montras ekspoziciaĵojn el la tempo de la germanaj kolonioj kaj etnografiajn objektojn el Namibio kaj Sudafriko.
En alia ĉambro la vizitanton atendas la kolekto Siegfried Neukirch. Tie videblas maskoj el Gabono kaj fotodokumentaro pri la ĝangalkliniko de Albert Schweitzer.
El la kolekto Werner Küpper prezentiĝas etnografiaĵoj, kiuj devenas el Okcidenta kaj Orienta Afriko.
En ĉambro, kiu omaĝu al Heinrich Barth konatiĝinta pro siaj aventuroj kaj esploroj en Afriko, troveblas montraĵoj el la kolekto de la societo Heinrich-Barth-Gesellschaft.
La konstantan ekspozicion kompletigas pli malgrandaj artaj prezentaĵoj, ekzemple pri fotoj de Leni Riefenstahl kaj pri la percepto de Afriko en la pensoj de germanoj.
Kontakto: Afrikahaus Sebnitz • Hertigswalder Str. 14 • 01855 Sebnitz • tel. 035971 - 80590 • fakso 035971 - 80830 • retejo: afrikahaus-sebnitz.de.
Laŭ la tiutempa esperantista aktivulo Thomas Pusch, Sebnitz dufoje konsideriĝis esti la loko de nekutima junulara Esperanto-kongreso: en 1992 ĝi estis kandidato por la unua Internacia Seminario en la Novaj Federaciaj Landoj, kvankam fine decidiĝis okazigi la eventon en Bad Kleinen, kaj en 1996 estis kandidato por la IJK tiujara, ankaŭ la unua eldono en la Novaj Federaciaj Landoj, kvankam fine preferiĝis Güntersberge apud Quedlinburg.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.