Hugo KRAUS (naskiĝis en 1914, mortis la 3-an de decembro 1996 en Andorf) estis aŭstra esperantisto kaj honora membro de Aŭstria Esperantista Federacio (AEF).

Thumb
Libro verkita de Hugo Kraus

Eklerninte Esperanton en 1934 je instigo de Ludwig Schödl, aŭtodidakte, li laboris kun Hugo Steiner ok monatojn preparante la Vienan UK (1936). Kun sia frato Walter li formis en 1935 esperantistan grupon en la kontraŭfaŝista rezistomovado, pro kio ili estis malliberigitaj tutan jaron en 1936-37.

Aliĝinte en 1946 al AEF, li baldaŭ iĝis ties afergvida estro kaj en 1950 vicprezidanto. Li redaktis (1950-51, 1971- 85) la AEF-organon Aŭstria Esperanto-Revuo kaj instruis Esperanton en vespera lernejo Viena. Ekde la jaro 1961 Kraus kunlaboris kun la Internacia-Esperanto-Kampadejo-Primoŝteno en Dalmatio, pri kiu li verkis la bildlibron Feliĉigaj ferioj (1963). Li membris en la LKK de la Viena UK (1970). Li multe vojaĝis prelegante pri Esperanto, ekz. en la Esperanto-klubo de la Fervojista Domo en Slupsko (Słupsk), Pollando (jen pri tiu evento la E-artikoleto kiu aperis en la Heroldo de Esperanto (foto 4) ([1]).

Verkoj

  • Ĉu militoj estas eviteblaj?
Citaĵo
 Tezo : La demando estos respondebla jese, se oni anstataŭigos kapitalismon kaj lingvajn barierojn per socialismo kaj Esperanto. 
 La Brita Esperantisto - Numeroj 519-520 jul-ago 1948

Notoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.