Hu Yuzhi
From Wikipedia, the free encyclopedia
Hu Yuzhi, antaŭe konata kiel Xue-yu kaj en Esperanto pli konata sub la nomo Hujucz (naskiĝis la 9-an de septembro 1896 kaj forpasis la 16-an de januaro 1986[1]) estis fama ĉina intelektulo, verkisto, ĵurnalisto, eldonisto, socia aktivisto kaj ĉina esperantisto. Li ĉefe estis ankaŭ politika figuro. Post la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko, li sinsekve funkciis kiel Direktoro de la Ĝenerala Administracio de Publikaĵoj de la Registara Administra Konsilio, Vicprezidanto de la Ĉina Popola Instituto pri Eksteraj Aferoj, Vicdirektoro de la Ĉina Reformkomisiono kaj Vicministro pri Kulturo[1]. Li ankaŭ estis Vicprezidanto de la Kvina Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, Vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Sesa Nacia Popola Kongreso, Aganta Prezidanto de la Centra Komitato de la Ĉina Demokratia Ligo, kaj membro de la Komunista Partio de Ĉinio[1][2]. Li ankaŭ gvidis la starigon de la malajzia filio de Ĉina Demokratia Ligo en Singapuro kiel prezidanto kaj studis la indonezian lingvon[3].
Hu Yuzhi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de septembro 1896 (1896-09-09) |
Morto | 16-an de januaro 1986 (1986-01-16) (89-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Popola Respubliko Ĉinio |
Familio | |
Edz(in)o | Shen Zijiu (en) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto politikisto |