usona ilustristo kaj verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Howard PYLE (5a de Marto, 1853 – 9a de Novembro, 1911) estis usona ilustristo (pentristo) kaj verkisto, ĉefe de libroj por junuloj. Li estis el Wilmington, Delavaro, kaj pasigis la lastan jaron de sia vivo en Florenco, Italio.
Howard Pyle | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de marto 1853 en Wilmington, Delavaro |
Morto | 9-an de novembro 1911 (58-jaraĝa) en Florenco, Italio |
Tombo | Cimitero Evangelico agli Allori (en) |
Lingvoj | angla • usona angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Art Students League of New York (en) |
Familio | |
Frat(in)o | Katharine Pyle (en) |
Okupo | |
Okupo | verkisto universitata instruisto verkisto de porinfana literaturo ilustristo pentristo |
Verkoj | The Autocrat of the Breakfast-Table The Merry Adventures of Robin Hood |
En 1894, li ekinstruis ilustradon en la Drexel Instituto de Arto, Scienco kaj Industrio (nuntempe Universitato Drexel). Post 1900, li fondis sian propran lernejon pri arto kaj ilustrarto nome Howard Pyle School of Illustration Art. Fakulo Henry C. Pitz poste uzis la terminon "Brandywine School" por la ilustrartistoj kaj la familio Wyeth de artistoj de la Brandywine regiono, kelkaj el kiuj estis studentoj kun Pyle.[2] Li havis daŭran influon super nombraj artistoj kiuj iĝis elstaraj per si mem; N. C. Wyeth, Frank Schoonover, Thornton Oakley, Allen Tupper True, Stanley Arthur, kaj nombraj aliaj studis kun li.
Lia klasika publikaĵo de 1883 nome "The Merry Adventures of Robin Hood" ankoraŭ estas presata, kaj liaj aliaj libroj ofte havas mezepokajn fonojn, kiel la kva-voluma serio pri la Reĝo Arturo. Li estas ankaŭ bone konata pro siaj ilustraĵoj pri piratoj, kaj oni atribuas al li la kreadon de tio kio iĝis la moderna stereotipo de la pirata vestaro.[3] Li publikigis sian unuan romanon "Otto of the Silver Hand" en 1888. Li ankaŭ ilustris historiajn kaj aventurajn historiojn por gazetoj kiel Harper's Magazine kaj St. Nicholas Magazine. Lia romano "Men of Iron" estis adaptita kiel filmo "The Black Shield of Falworth" (1954).
Pyle veturis al Florenco, Italio, en 1910 por studi murpentrarton. Li mortis tie en 1911 pro subita renmalsano (malsano de Bright).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.