Honoré de Balzac
franca verkisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Honoré de BALZAC, en esperanto Honoreo Balzako (naskiĝis la 20-an de marto 1799, mortis la 18-an de aŭgusto 1850). Li estis franca verkisto, ofte taksata la plej granda majstro de la franca realisma literaturo.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Honoré de Balzac (Tramtransporto en Parizo). |
Balzac naskiĝis en Tours, kiel filo de provinca familio. Li studis unue juron, sed subskribis kontrakton kun sia patro, ke tiu lin vivtenos dum certa tempo, dum kiu Balzac devas gloriĝi kiel verkisto. Komence li verkadis aventurajn romanojn, kiujn li poste forĵetis, sopiri eniri la aristokratan socion (li alproprigis al si la nobelan prepozicion DE), longe li korespondis kun la pola nobelino Evelina Hanska-Rzewuska, al kiu li edziĝis kelkajn monatojn antaŭ la morto. Dum la tuta vivo li estis persekutata de ekzekuciistoj pro multaj ŝuldoj. Por kovri ilin, li tro multe laboris, trinkante kafon kontraŭ dormo, kio verŝajne elĉerpis kaj mortigis lin en Parizo.
Lia verkaro konsistas el grandioza ciklo de romanoj La Homa Komedio, por kiu li planis entute 137 verkojn. En la ciklo li emis studi morojn, provincan vivon, parizan vivon, fari analizajn studojn. Unu el la plej famaj romanoj de la Homa Komedio estas Patro Goriot (Le Père Goriot).