Patro Goriot
From Wikipedia, the free encyclopedia
Patro Goriot (aŭ franclingve Le Père Goriot) estas fama romano verkita de la franca romanisto kaj dramisto Honoré de Balzac en 1835. Ĝi apartenas al la sekcio Scenoj de la pariza vivo de lia vasta romanserio La Homa Komedio. La romano, kies intrigo situas en la Parizo de 1819, temas pri la miksitaj destinoj de tri ĉefpersonoj : la maljuna kaj senila Goriot, la mistera kaj maskita krimulo Vautrin, kaj naiva jurstudento nomita Eugène de Rastignac.
Le Père Goriot | |||||
---|---|---|---|---|---|
literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Honoré de Balzac | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | franca lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | marto 1835 | ||||
Ĝenro | historia fikcio | ||||
Loko de rakonto | Parizo • Francio | ||||
| |||||
Unue eldonita en pluraj epizodoj dum la vintro de 1834-35, Patro Goriot restas rigardata de plejmultaj komentistoj kiel la plej grava romano de Balzac[1]. En tiu verko kaj por la unua fojo, Balzac provis reuzi personojn jam aperintajn en siaj antaŭaj verkoj, kaj tiel inventis la teknikon, kiu poste famigis kaj diferencigis La Homan Komedion kompare kun aliaj verkaroj. La romano estas cetere rimarkinda pro sia realisma stilo, kiu emas baziĝi sur etetaj detaloj por vortpentri la personojn aŭ krei subtekston.
La intrigo de la romano okazas dum la Burbona Resurtronigo, kiu profunde ŝanĝis kaj reformis la francan reĝlandon : la teksto estas plena je personoj, kiuj senĉese kaj senkompate klopodas por akiri pli altan socian statuson. Ankaŭ Parizo mem faras fortan impreson sur kelkaj personoj, precipe sur la juna Rastignac, kiu estis simplanime edukita en la provincoj de suda Francio. Per Goriot kaj aliaj personoj, Balzac analizas la naturon de familio kaj edzeco, esprimante tre pesimistan vidpunkton pri tiuj sociaj fundamentoj.
La romano unue ricevis variajn komentojn. Kelkaj kritikistoj laŭdis la aŭtoron pro la kompleksaj personoj kaj la detalemeco de Patro Goriot. Aliaj kondamnis lin pro la kruda priskribo de korupto kaj monavideco. La libro rapide fariĝis populara legindaĵo de la franca literaturo, kaj estis multfoje adaptita kiel filmo aŭ teatraĵo. La verko cetere naskis la franclingvan esprimon "Rastignac", tio estas ambicia junulo preta je io ajn por rangaltiĝi.