Historio de fotografio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La historio de la moderna fotografio komenciĝis en la 1820-aj jaroj per la laboro de la pioniroj de fotografio Nicéphore Niépce, Louis Daguerre kaj poste William Henry Fox Talbot.
Ili devis solvi tutdiversajn teknikajn problemojn:
- taŭga optikilaro (Camera obscura, optikaj lensoj ...)
- lumoreagaj kemikaĵoj (lumsentivaĵoj kiel arĝenta klorido, arĝenta jodido, arĝenta nitrato ... (arĝento-halogenidoj))
- fiksado de la bildo sur taŭga substanco (plakoj [1] : asfalta lako sur stana, poste vitra plako, papero ...).
La negativ-pozitiva proceduro, inventita de Talbot, ebligis reproduktadon de fotoj en grandaj nombroj.