![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f0/VancouverTram.jpg/640px-VancouverTram.jpg&w=640&q=50)
Historia tramo de Vankuvero
From Wikipedia, the free encyclopedia
La historia tramo de Vankuvero (angle Vancouver Downtown Historic Railway) estas trama linio en Vankuvero (Kanado), kiu uzas historiajn vagonojn. Ĝi trafikas inter Granville-Insulo kaj Cambie-strato, je semajnfinoj kaj festotagoj en somero (inter komenco de majo kaj mezo de oktobro). Iam ĝi atingis eĉ la muzeon Science World, ĉe la centra fervoja stacio, sed tiun parton de la trako oni intertempe malkonstruis[1].
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f0/VancouverTram.jpg/640px-VancouverTram.jpg)
La linio uzas eksan var-fervojan trakon. Sur ĝi trafikas du restaŭritaj vagonoj, posedataj de la urbo Vankuvero kaj zorgataj de volontuloj. La servo komenciĝis la 29-an de julio 1998 kaj estas manifestacio por moderna trama sistemo, kiun la urbo planas. Ties unua linio plilongigu la nunan trakon trans haltejon Science World; ĝi iru tra la kvartaloj Chinatown kaj Gastown ĝis la fervoja stacio Waterfront Station kaj Stanley-Parko.