Granville-Insulo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Granville-Insulo (angle Granville Island) estas komerca zono en la centro de Vankuvero (Kanado). Ĝi situas en la golfeto False Creek de la Pacifiko kaj ne plu estas vera insulo, sed duoninsulo; sude ĝi estas ligita al la firma tero.
Rapidaj faktoj duoninsulo ...
Granville Island | ||
---|---|---|
Granville-Insulo en 2005 | ||
duoninsulo | ||
Akvejo | Pacifika oceano (False Creek) | |
49° 16′ 17″ N, 123° 8′ 6″ U (mapo)49.271388888889-123.135 | ||
| ||
Longo | 700 m | |
Larĝo | 300 m | |
Areo | 20 ha | |
Fermi
Granville-Insulo ekestis en 1915 per plenigo de ŝanelo inter du insuletoj por krei spacon por industriejoj. Tra ĝi iras Granville-strato, la plej grava aŭta ligilo inter la centro kaj la sudaj partoj de Vankuvero.
La nomon de la insulo portas finstacio de la historia tramo de Vankuvero, kiu situas proksime.