From Wikipedia, the free encyclopedia
Hisarlık aŭ Hissarlik Tepe (turka por palasta monteto) rilatas al la arkeologia loko, kun tumulo (artefarita monteto), kiu kuŝas je la rando de la ruinoj de Trojo (tr: Truva), en la turka Provinco Çanakkale. Hisarlik estas konata pro tio, ke Heinrich Schliemann malkovris tie la restaĵojn de la citadelo de Trojo, priskribitaj en la poemoj de Homero. Sciencaj pruviloj nun ekzistas por konfirmi, ke Hisarlık ja estis la origina loko de la urbo Trojo[1].
Hisarlik | ||
---|---|---|
monteto, arkeologia loko [+] | ||
Koordinatoj | 39° 57′ 26″ N, 26° 14′ 20″ O (mapo)39.95722222222226.238888888889 | |
Hisarlik | ||
Vikimedia Komunejo: Hissarlik [+] | ||
La ĉirkaŭ 15-metrojn alta monteto enhavas almenaŭ dek du tavolojn de setlejoj kiuj originas el la periodo de antaŭ almenaŭ 3500 jaroj. La lasta el ĉi tiuj setlejoj datiĝas de la romiaj tempoj[2].
Ĝi troviĝas je proksimume 6,5 km (4 mejloj) de la Egea Maro kaj same malproksime de la Dardaneloj en tio kio historie estis Anatolio, nun parto de Turkio.
Hisarlık komence laŭsupoze loĝigis la homeran urbon de reĝo Menelao. Tamen montriĝis ke en la tumulo troviĝis historiaj restaĵoj el aliaj epokoj (nivelo II sur la mapo de la elfosado ĉi sube). Trojo mem troviĝis pli profunde kaj iom pli for (nivelo VI/VII)[3].
La eltrovo de Schliemann de la tielnomita Priamo-kaŝtrezoro iĝis internacia sensacio. La elfosejo estas enlistigita kiel Monda heredaĵo de Unesko ekde 1998.
Poste la arkeologoj Wilhelm Dörpfeld, Karl Blegen kaj Manfred Korfmann faris elfosadojn en ĉi tiu loko. Ĉi-lasta ŝanĝis la esploradon al la areo ĉirkaŭ la monteto, kie li malkovris la Malsupran Urbon, kiu okupis vastan teritorion kaj fine de la bronzepoko povis havi ĉirkaŭ 10 000 loĝantojn.
Ekzistas pluraj lokoj kun la sama nomo en Turkio:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.