From Wikipedia, the free encyclopedia
HIROSUE Ryōko estas japana aktorino kaj popkantistino. Ŝi naskiĝis la 18-an de julio 1980 en Koĉi, ĉefurbo de Koĉi (prefektujo). Hirosue envarbiĝis en la konkurso P&G, kiel kosmetika modelulino. Unu jaron poste, ŝi ekaperis televide kantante en la elsendaĵo TK Music Camp. Fuji TV poste dungis ŝin por roli en la serio (dramo) Heart ni S en 1995.
Hirosue Ryōko 広末涼子 | |
---|---|
Yosakoi Festivalo en Koĉi | |
Bazaj informoj | |
Naskiĝo | 18-an de julio 1980 (44-jaraĝa) en Koĉi |
Edz(in)o | Candle JUNE |
Deveno | Japanio |
Ĝenroj | popmuziko |
Profesio | kantistino, aktorino |
Instrumentoj | kantado |
Aktivaj jaroj | 1995 - nuntempo |
Retejo | ryoko-hirosue.org |
Persona informo | |
Lingvoj | japana |
Ŝtataneco | Japanio |
Alma mater | Universitato de Ŭaseda Shinagawa Women's Academy (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Candle JUNE (en) (2010–2023) |
Okupo | |
Okupo | aktoro kantisto infana aktoro |
TTT | |
Retejo | https://www.flamme.co.jp/actress/profile.php?talentid=1 https://www.rh-official.com/ http://www.ryoko-hirosue.org |
Per la filmo 20-seiki nosutarujia (1997), ŝi ekintimiĝis kun la kina artaro. Danke al la franca reĝisoro Luc Besson, ŝi ankaŭ famiĝis Eŭrope kaj tutmonde en la filmo Wasabi. Dume, Ŝi daŭrigas sian modelan karieron kaj fariĝis proparolanto de NTT DoCoMo.
Kun multaj samaĝaj stelulinoj, ŝi estas tre populara ĉe junul(in)oj en Japanio. Kiam ŝi eksurhavas novan vestaranĝon, tuj poste ĝi fariĝas aĉetenda por aro da knabinoj por ŝajni fantazia kaj trenda. Ŝi estas tipa ekzemplo de la idolo movado.
Ŝi geedziĝis en 2004 kun Takahiro Okazawa, kun kiu ŝi havis filon samjare. Ili divorcis en 2008, ŝi geedziĝis en 2010 kun Candle June, kandela artisto. Samjare, en novembro ŝi anoncis, ke ŝi estas graveda.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.