La orientaliso [1], orientalisa ekozonohindomalaja ekozono estas unu el la ok ekozonojbiogeografiaj regnoj kiuj kovras la tersupraĵon de la planedo. Ĝi etendiĝas sur plejparto de Suda kaj Sudorienta Azio kaj sur la sudaj partoj de Orienta Azio [2].

Rapidaj faktoj ekoregiono, ekozono [+] ...
Orientaliso
ekoregiono
ekozono [+]
Koordinatoj 0′ 0″ N, 97° 0′ 0″ O (mapo)797 [+]

Orientaliso (Tero)
Orientaliso (Tero)
Orientaliso
Vikimedia Komunejo:  Indomalaya [+]
vdr
Fermi
La orientalisa ekozono (verde).

Priskribo

Thumb
Situo de la orientalisa ekozono.

La orientalisa ekozono etendiĝas ekde Afganujo kaj Pakistano trans la Hinda subkontinento kaj Sud-Orienta Azio ĝis malaltaĵara suda Ĉinujo, kaj trans Indonezio ĝis Javo, Balio, kaj Borneo, oriente de kiu troviĝas la linio de Wallace, kiu disigas la orientalisan de la aŭstralazia ekozono. La orientalisa ekozono ankaŭ inkluzivas la Filipinojn, la malaltaĵarojn de Tajvano, kaj la japana Rjukju-insularo.

Origine la plimulto de la orientalisa ekozono estis arbarkovrata, pleje de tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj, de tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj kiuj ofte dominas en multo de Hindujo kaj en grandaj partoj de Sud-Orienta Azio. La tropikaj humidaj arbaroj de la orientalisa ekozono estas superregataj de arboj el la familio de la dipterokarpacoj (Dipterocarpaceae).

Ĉefaj ekologiaj partoj

La Monda Natur-Fonduso (WWF) disigas la orientalisan ekozonon en tri ekoprovincojn (aŭ biolandojn), kiujn ĝi difinas kiel "geografiajn grupojn de ekoregionoj povinte enteni diversajn tipojn da biotopoj, sed prezentante fortajn biogegrafiajn afinecojn, speciale je taksonomiaj niveloj pli altaj ol la specia nivelo (genro, familio)."

Tiu ĉi ekoprovinco kovras la plimulton de Barato, Pakistano, Bangladeŝo, Nepalo, Butano kaj Srilanko. La Hindukuŝa, Karakoruma, Himalaja, kaj Patkaja montaroj limigas la ekoprovincon je la nordokcidento, la nordo, kaj nordoriento; tiuj montaroj estis formataj pro la kolizio de la norden drivanta Hinda subkontinento kun Azio, ekante antaŭ 45 milionoj da jaroj. Hindukuŝo, Karakorumo kaj Himalajo estas gravaj limoj inter la subtropika kaj tropikaj flaŭro kaj faŭno de la Hinda subkontinento kaj la klimate mezvarma palearktiso.

La hindoĉina ekoprovinco ampleksas la plimulton de la kontinenta Sud-Orienta Azio, inkluzive de Birmo, Tajujo, Laoso, Vjetnamujo, kaj Kamboĝo, kaj la subtropikaj arbaroj de suda Ĉinujo.

Malesia estas botanika provinco kiu troviĝas al ambaŭ flankoj de la limo inter la orientalisa kaj la aŭstralazia ekozonoj. Ĝi inkluzivas la Malajan duoninsulon kaj la okcidentajn indoneziajn insulojn (konataj kiel Sunda Lando), Filipinojn, la orientajn indoneziajn insulojn, kaj Novgvinejon. Kvankam Malesia el botanika vidpunkto estas sufiĉe homogena, la partoj okcidente kaj oriente de la linio de Wallace forte diferencas rilate al bestaj specioj. Sunda Lando samhavas sian faŭnon kun kontinenta Azio, dum la insuloj oriente de la linio de Wallace aŭ malhavas ter-mamulojn, aŭ hejmigas ter-faŭnon origina el Aŭstralio, kiu inkluzivas marsupiulojn kaj strutoformajn birdojn.

Historio

Thumb
Diversaj vegetaĵaro-tipoj en la orientalisa ekozono.

La flaŭro de la orientalisa ekozono miksas elementojn el la malnovaj superkontinentoj de Laŭrazio kaj Gondvano. Unue gondvanaj elementoj venis el Hindujo, kiu apartiĝis ekde Gondvano proksimume antaŭ 90 Ma, portante norden ĝiajn flaŭron kaj faŭnon de gondvana origino. Tiuj ĉi inkluzivis fiŝojn de la familio de la Cichlidae kaj angiospermajn familiojn kiel la Crypteroniaceae kaj eble la Dipterocarpaceae. Hindujo koliziis kun Azio antaŭ 30-45 Ma, kaj interŝanĝis speciojn. Pli tarde, kiam Aŭstralio-Novgvineo norden flosis, la kolizio de la aŭstralia kaj azia tektonaj platoj suprenpuŝis la insulojn de Wallacea, kiuj reciproke estis disigitaj per mallarĝaj markoloj, permesante botanikan interŝanĝon inter la orientalisa kaj la aŭstralazia ekozonoj. Azia pluvarbara flaŭro, inkluzive de la Dipterocarpaceae, saltis de insulo al insulo tra Wallacea ĝis Novgvineo, kaj pluraj gondvanaj plantfamilioj, inkluzive de la genroj podokarpo (Podocarpus) kaj araŭkario (Araucaria), moviĝis okcidenten ekde Aŭstralio-Novgvineo ĝis okcidenta Malajzio kaj Sud-Orienta Azio.

Flaŭro kaj faŭno

Du ordoj de mamuloj, la dermopteroj (Dermoptera) kaj tupajuloj (Scandentia), estas endemiaj en la ekozono, same kiel la familioj Craseonycteridae, Diatomyidae, Platacanthomyidae, Tarsiidae kaj la gibonoj (Hylobatidae). Grandaj mamuloj kiuj karakterizas la ekozonon inkluzivas leopardon, tigron, bubalojn, azian elefanton, hindan rinoceron, javan rinoceron, malajan tapiron (Tapirus indicus), orangutanon kaj la gibonojn.

La Orientalisa ekozono havas tri endemiajn familiojn de birdoj, la Irenidae (kloropseedojn kaj irenedojn), la megalaimedojn (Megalaimidae) kaj la rabdornitedojn (Rhabdornithidae). Ankaŭ distingigaj estas pterutjoj, fazanoj, pitedoj, timaliedoj, kaj dikeedoj.

Laŭbiome klasifitaj orientalisaj ekoregionoj

Pliaj informoj Orientalisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj ...
Orientalisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
IM0101 Andamaj pluvarbaroj Barato
IM0102 Borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj Indonezio,  Malajzio
IM0103 Borneaj montaraj pluvarbaroj Brunejo,  Indonezio,  Malajzio
IM0104 Borneaj torfeaj marĉarbaroj Indonezio
IM0105 Kvazaŭĉiamverdaj arbaroj de la bramaputra valo Barato
IM0106 Kardamom-Montaraj pluvarbaroj Kamboĝo,  Tajlando,  Vjetnamio
IM0111 Barataj orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj Barato
IM0115 Himalajaj subtropikaj foliarbaroj Barato,  Butano,  Nepalo
IM0118 Jiangnanaj subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj Ĉinio
IM0120 Malsupra-gango-ebenaĵaj humidaj deciduaj arbaroj Bangladeŝo,  Barato
IM0122 Luzonaj montaraj pluvarbaroj Filipinoj
IM0123 Luzonaj pluvarbaroj Filipinoj
IM0124 Malabar-marbordaj humidaj arbaroj Barato
IM0126 Meghalajaj subtropikaj arbaroj Barato
IM0127 Mentaŭajaj pluvarbaroj Indonezio
IM0128 Mindanaaj montaraj pluvarbaroj Filipinoj
IM0130 Mindoraj pluvarbaroj Filipinoj
IM0131 Mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj Barato,  Bangladeŝo,  Birmo
IM0134 Nordokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj Barato
IM0137 Nord-hindoĉinaj subtropikaj arbaroj Ĉinio, Laoso,  Birmo,  Tajlando,  Vjetnamio
IM0142 Orisaj kvazaŭĉiamverdaj arbaroj Barato
IM0143 Palavanaj pluvarbaroj Filipinoj
IM0144 Duoninsul-malajziaj montaraj pluvarbaroj Malajzio,  Tajlando
IM0145 Duoninsul-malajziaj turfejaj marĉarbaroj Malajzio,  Tajlando
IM0146 Duoninsul-malajziaj pluvarbaroj Malajzio,  Tajlando
IM0147 Ruĝ-riveraj dolĉakvaj marĉarbaroj Vjetnamio
IM0150 Sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj Barato
IM0151 Sudokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj Barato
IM0154 Srilankaj malaltaĵaraj pluvarbaroj Srilanko
IM0155 Srilankaj montaraj pluvarbaroj Srilanko
IM0157 Sumatraj dolĉakvaj marĉarbaroj Indonezio
IM0158 Sumatraj malaltaĵaj pluvarbaroj Indonezio
IM0159 Sumatraj montaraj pluvarbaroj Indonezio
IM0160 Sumatraj torfejaj marĉarbaroj Indonezio
IM0161 Arbaroj de Sunda Lando sur Kerangas Indonezio
IM0163 Tenaserimaj-sudtajlandaj kvazaŭĉiamverdaj pluvarbaroj Birmo,  Malajzio,  Tajlando
IM0172 Subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj de Tajvano Tajvano
Fermi
Pliaj informoj Orientalisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj ...
Orientalisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
IM0401 Orient-himalajaj foliarbaroj Butano,  Barato,  Nepalo
IM0402 Nordbirmaj mezvarmaj arbaroj Birmo
IM0403 Okcident-himalajaj foliarbaroj Barato,  Nepalo,  Pakistano
Fermi
Pliaj informoj Orientalisaj tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj ...
Fermi
Pliaj informoj Orientalisaj inunditaj herbejoj kaj savanoj ...
Orientalisaj inunditaj herbejoj kaj savanoj
IM0901 Salaj marĉoj de Rann-Kutch Barato,  Pakistano
Fermi
Pliaj informoj Orientalisaj montaraj herbejoj kaj arbustaroj ...
Fermi
Pliaj informoj Orientalisaj dezertoj kaj kserofitaroj ...
Orientalisaj dezertoj kaj kserofitaroj
IM1301 Dekkanaj dornaj kserofitaroj Barato,  Srilanko
IM1302 : Tar-Dezerto Barato,  Pakistano
IM1304 : Indus-vala dezerto Pakistano
Fermi
Pliaj informoj Orientalisaj mangrovarbaroj ...
Fermi

Notoj

Bibliografio

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.