From Wikipedia, the free encyclopedia
Hinda azadiraĥto laŭ la scienca nomo aŭ nimo [1] (Azadirachta indica; ankaŭ नीम Neem (Hindi), வேம்பு Vembu (Tamila lingvo)) estas arbo el la familio de meliacoj. Ĝiaj fruktoj kaj semoj estas la fonto de nimoleo. Ĝi ofte konfuziĝas kun la bida melio (Melia azaderach), kvankam kaj la foliostrukturo kaj la floroj malsamas. Ĉe la nimo tiuj ĉi blankas, sed violkoloras ĉe bida melio.
Hinda azadiraĥto | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Floroj kaj folioj | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Azadirachta indica | ||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||
Antelaea azadirachta (L.) Adelb. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La nimo estas rapide kreskanta arbo kiu povas atingi alton de 15-20 metroj, malofte ĝis 35-40 metroj. Ĝi estas ĉiamverda, sed dum severa trosekeco ĝi povas faligi plimulton aŭ preskaŭ ĉiujn siajn foliojn. La branĉoj estas larĝe disetenditaj. La sufiĉe densa arbokrono estas ronda aŭ ovala kaj povas atingi diametron de 15-20 metroj ĉe maljunaj, izolitaj specimenoj.
La kontraŭstarantaj, pinataj folioj longas 20–40 cm, kun 20 ĝis 31 meze ĝis malhele verdaj folioloj kiuj longas 3–8 cm. La terminala folieto ofte ne ĉeestas. La petioloj estas mallongaj. Tiuj folioj ankaŭ estas uzitaj dum multaj festivaloj ( farinte ilin en girlandojn ). La folioj estas uzitaj en Pakistano por banigi infanojn kiuj suferas de haŭtomalsanoj. La folioj tiele estas uzitaj ke unue ili estas ĝisfunde lavitaj. Tiam 5-10 folioj kune kun la branĉeto estas boligitaj ĝis la akvo verdiĝas. Poste la akvo estas uzata por variaj celoj. Maljunuloj konsideras ke ĝi alportas taŭgan helpon por kontroli altan sukero-nivelon en la sango kaj por ties purigo. Nimo ankaŭ estas uzita por banigi la islamanaj mortintoj. Ĝiaj folioj estas sekigitaj en Pakistano kaj metitaj en ŝrankojn por preventi insektojn kiuj damaĝas la vestaĵojn (tineoj). En la tropikaj regionoj de Pakistano nimfolioj estas sekigitaj kaj bruligitaj por forigi la moskitojn.
La blankaj kaj bonodoraj floroj estas aksele aranĝitaj, kutime en pli-malpli pendantaj paniklojn kiuj longas ĝis 25 centimetrojn. La infloreskoj, kiuj disbranĉiĝas je la tria grado, portas 150-250 florojn. Individua floro longas 5–6 mm kaj larĝas 8–11 mm. Sekve masklaj kaj inaj, duseksaj kaj masklaj floroj ekzistas sur la sama individuo.
La frukto estas glata senhara oliveca drupo kies formo varieblas ekde oblonge ovala ĝis preskaŭ ronda. Kiam matura ĝi longas 1,4-2,8 cm kaj larĝas 1,0-1,5 cm. La frukta ŝelo ( epikarpo ) estas maldika kaj la amara-dolĉa pulpo ( mezokarpo ) flava-blanka kaj tre fibreca. La mezokarpo dikas 0,3-0,5 cm. La blanka, dura ena endokarpo ĉirkaŭas unu, malofte du aŭ tri, longformajn semojn ( kernetojn aŭ granojn ) kiuj havas brunan semtegumento.
La nimo tre similas sian parencon, la bida melio (Melia azedarach). La bida melio estas toksa por plimulto de la bestoj, speciale por fiŝoj, sed birdoj sin regalas kun ties fruktoj: la semoj trapasas senleze iliajn specialaj digestajn sistemojn.
La nimo originis en Barato, Pakistano kaj Birmo. La specio prosperas nur en tropika kaj subtropika klimatoj. La arbo perhome estis enkondikita en la amerikan, afrikan kaj aŭstralian kontinentojn same kiel en la insulojn de la Pacifika Oceano. La nimo oni ĉefe trovas en la ebenaĵaj kaj aridaj ejoj de la tropikoj kaj subtropikoj. Ĝi estas malofta en la montaro.
La nimo estas notinda pro sia sekec-rezistemo. Ĝi prosperas en areoj kun duonaridaj ĝis duonhumidaj cirkonstancoj, kun jara precipitaĵo de 400–1200 mm. Ĝi povas kreski en regionoj kun ĉiujara pluvofalo sub 400 mm, sed tiukaze ĝi plejparte dependas de grundakvoniveloj. Nimo vegetas en multaj diferencaj tipoj de grundoj, sed ĝi plejbone kreskas en bone drenitaj kaj sablaj grundoj. Ĝi estas tipe tropika ĝis subtropika arbo kaj vivas je averaĝaj jaraj temperaturoj inter 21 kaj 32 °C. Ĝi toleras altajn eĉ tre altajn temperaturojn kaj ne toleras temperaturojn sub 4 °C.
La nimo estas vivo-kreanta arbo, speciale por la sekaj marbordaj, sudaj distriktoj de Barato kaj Pakistano. Ĝi estas unu el la malmultaj ombro-donantaj arboj kiuj prosperas en aridaj regionoj surbaze de akvoguteto, kia ajn ties kvalito. En Barato estas kutime vidi arbojn uzitajn por ombrigado laû la stratojn aŭ en la kortoj de multaj loĝantoj. En tre sekaj areoj la arboj estas grandskale plantitaj.
Tiu orientalisa arbo estas konsiderata kiel invada specio en multaj landoj, inkluzive de iuj partoj de Mezoriento, eble pro ĝia spontana disseminado ĉe kio birdoj kaj aliaj bestoj certe kontribuas.
Barataj sciencistoj estis la unuaj por atentigi la famakologiajn ecojn de tiu la planto. En 1942, ĉe la Scienca kaj Industria Esplorejo en la Universitato de Delhio, tri amaraj konsistigaĵoj estis ekstraktitaj el nimoleo, kiuj estas nomitaj nimbino, nimbinino, kaj nimbidino [2]. La semoj entenas kompleksan sekundaran metaboliton: azadiraĥtinon.
En Barato, la planto estas varie konata kiel "Sankta arbo", "Sanigilo por ĉio", "Apoteko de la Naturo", "Vilaĝa apoteko" kaj "Panaceo por ĉiuj malsanoj". Produktoj faritaj el la arbo estis uzitaj en Hindujo dum pli ol du miljaroj kaŭze de siaj medicinaj ecoj: Oni kredas ke ĝiaj produktoj estas kontraŭhelminta, fungicida, kontraŭdiabeta, kontraŭbakteria, kontraŭvirusa, kontraŭkoncipa kaj sedativa[5]. Nimaj produktoj estas ankaŭ uzitaj por selekta regado de damaĝbestoj ĉe plantoj. Ĝi estas konsiderata kiel ĉefan komponanton en ajurveda kaj unani-medicino kaj estas precipe rekomendita por haŭto-malsanoj [6]. En Sub-Sahara Afriko kaj Okcidentafriko, ( Senegalo) ĝi estis uzita kiel kontraŭ-malaria kuracilo kaj en Tanzanio kaj aliaj hind-oceanaj ŝtatoj sub influo de la svahila lingvo ĝi estas konata kiel "la arbo kiu sanigas kvardek malsanojn".
Nimproduktoj estas ŝlosilaj ingrediencoj por ne-pesticida aliro, prezentante naturan alternativon al sintezaj pesticidoj. La semoj estas pulvoren muelitaj. Oni akve trempas la pulvoron dum unu nokto kaj poste aspergas ĝin sur la kultivaĵoj. Por esti efika, necesas apliki ripete, almenaŭ ĉiujn dek tagojn. Nimo ne senpere mortigas insektojn sur la kultivaĵoj. Ĝi agas kontraŭ-nutraĵe, malalloge [7], kaj kontraŭ-ovodemete, protektante la plantojn de damaĝuloj. La insektoj malsatiĝas kaj mortas post kelkaj tagoj. Nima produktoj ankaŭ malhelpas la eloviĝon de damaĝinsektoj.
La junaj ŝosoj kaj floroj de la nimo estas manĝitaj kiel legomo en Hindujo. Ĝiaj floroj estas tre popularaj por sia uzo en Ugadi Paĉhadi ( supeca manĝaĵo ), kiu estas preparita Ugadi-tage en la sud-barataj ŝtatoj de Andrapradeŝo, Tamilnado kaj Karnatako. Supeca manĝaĵo nomita veppampoo rasam en tamila lingvo ( tradukita kiel "nimflora rasam" ) farita el la floroj estas preparita en Tamilnado. En Okcident-Bengalo, junaj folioj estas frititaj en oleo kun pecetoj de melongeno. La manĝaĵo nomiĝas nim begun kaj estas la antaûaĵo dum bengala manĝo kaj ĝi apetitige agas. Oni manĝas ĝin kun rizo. Eĉ iomete boligita, la gusto estas sufiĉe amara kaj la manĝaĵo ne estas aprezita de ĉiuj loĝantoj de tiuj landoj, kvankam estas kredita ke ĝi bonas por onia sano. Nimo gumo estas proteine riĉa. En Birmo, junaj folioj kaj floraj burĝonoj estas boligitaj kun fruktoj el tamarindujo por mildigi siaj amareco kaj estas legome manĝitaj. Peklitaj folioj ankaŭ manĝeblas kun tomata kaj fiŝa pasta saŭco en Birmo.
En 1995, Eŭropa Patentoficejo (EPO) atribuis patenton koncerne kontraŭ-funga produkto, surbaze de nimo, al la Usona Sekcio de Agrikulturo kaj la Firmao W. R. Grace [8]. La barata registaro defiis la patenton, asertante ke la procedo por kiu la patento estis koncedita fakte estas en uzo en Hindujo dum pli ol 2 000 jaroj. En 2000, EPO verdiktis favore al Barato sed la usona firmao apelaciis asertante ke la antikvaj sciioj pri la produkto neniam estis publikigitaj en scienca ĵurnalo. La 8-an de marto 2005, nova decido malakceptis la apelacion kaj EPO definitive revokis la patenton [8].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.