Himalaja monalo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Himalaja monalo, Impeja lofoforo aŭ Himalaja lofoforo (Lophophorus impejanus) el la ordo de Kokoformaj birdoj kaj familio de fazanedoj vivas en suda kaj sudorienta Tibeto de Ĉinio kaj en la himalaja regionareo de orienta Afganio ĝis Bhutano. Ĝi estas la nacia birdo de Nepalo, kie ĝi estas konata kiel Danfe, kaj la subŝtata birdo de Utaraĥando.
Himalaja monalo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Himalaja monalo, masklo
Himalaja monalo, ino | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Lophophorus impejanus (Latham, 1790) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĵuse oni trovis en Arunaĉal Pradeŝ novan tipon de Lophophorus, sed ties identeco, kvankam supozeble subspecio de la Sklatera monalo aŭ eventuale nova specio, estas ankoraŭ konfirmota.
Ne estas ĝis nun konfirmita agnosko de subspecio de la Himalaja monalo. Tamen ĵusaj studioj montris ke la masklo de Himalaja monalo de nordokcidenta Barato ne havas la blankan pugon kiun multaj aliaj maskloj havas, kaj havas pli da verdo en la brusto, kio sugestas la eblon de dua subspecio.[1]
La latina scienca nomo omaĝas la figuron de Lady Mary Impey, edzino de la brita justicestro de la koloniepoka Bengalo, Sir Elijah Impey.